Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.
Mi memoras la unuan renkonton de Leonid Leonidoviĉ kun la freneza knabino. Tio estis en printempo post lia alveno. Li venis en nian Litvan angulon en malfrua aŭtuno en monato Novembro. Neĝojn ni havis tiam ankoraŭ ne multajn sed la frostoj estis jam severaj, tial la frenezulino estis jam antaŭ kelkaj semajnoj forkondukita de sia sidejo. Mi konatiĝis najbarmaniere kun Leonid Leonidoviĉ kaj ni ofte iris kune promenadi aŭ ĉasadi. Mi estas granda admiranto de la naturo kaj Leonid Leonidoviĉ konis tiel bone ĉiujn naturaperaĵojn, kaj kvankam li ne volonte paroladis, tamen ĉio, kion li rakontadis, estis ĉiam interesinda; mi tial plezure akompanadis lin. Tiamaniere ni konatiĝis kaj kunamikiĝis.
Pasis la vintro, venis printempo, alflugis birdaroj. Ĉiuvespere el la proksima arbaro eksonadis nun laŭtaj melodiaj fajfadoj de turdoj kaj merloj kaj apud ĉia marĉeto vagadis ruĝtibiaj cikonioj. Unu tagon en Aprilo estis venta, malagrabla vetero, sed post mezatago, je la kvara horo, la vento tute kvietiĝis, fariĝis pli varme kaj mi foriris por fari la promenadon tra la arbetaĵo, kies fondo nun estis kovrita per amasoj de ĉielbluaj hepatikoj kaj blankaj anemonoj, parte origita per steletoj de flavaj gageoj (gagea lutea) aŭ sur malseketaĵoj per larĝfoliaj ĥrisosplenioj (Chrysosplenium atternifolium).—Admirante tiun ĉi tapiŝon de raviganta ĉarmeco, kun kiu nevideblaj spiritoj por festo fianĉa nun ornamigis la teron, mi tie renkontis Leonid Leonidoviĉ, kaj ni kune longe promenis aŭskultante la voĉojn de reviviĝinta naturo aŭdataj ĉie: el la tero, el akvoj, en la aero, de ĉiuj sennombraj folioburĝonoj. Ĉie oni sentis la spiron de juna mistera vivo. Ĉio tio videble bonfarante efikis je la spirita stato de mia akompananto, li fariĝis pli parolema kaj la malĝoja trajto, kiun oni ĉiam en lia vizaĝo vidis, estis nun malpli rimarkema ol kutime.
La luno jam klare lumis kiam ni venis al la bordo de Ŝeŝupo, jen subite eksonis de ne tre malproksime, kvazaŭ el nuboj ĉielaj elirante, la kantado de la frenezulino.
Kiel arĝentaj voĉoj de harpo eksonoris tra la silenta nokto la kanto portata de kvietaj printempaj aerondoj—jen proksimiĝante, jen ree malaperante, nun laŭte, ĝis fine, malrapide iom post iom disfluiĝante en la trankvila malproksimeco ĝi ekmortiĝis. Ŝi kantis kanton pri malfeliĉaj geamantoj kaj sendireblan sopiron kaj maldolĉegan plendon de juna knabino, kies amatulo estas deviĝinta restadi malproksime kaj nur per "marga gromateli" (multkolora letereto) povas konsoligi sian knabinon, esprimis la strofo ĵus eksonanta:
"... kass man’ iĵ vardalo, ir iĵ pravardelo
nier’ mano jaŭnialo, balto dobile-e-lo,
ir atejtu ponu, ŝimtas milionu
nier’ mano jaŭnialo balto dobile-e-e."[1]
Ni haltis kaj aŭskultis:
... balto dobile-e-e-e redonita de eĥo ŝajnis vibri kaj tremeti ĉie en la aero.
Leonid Leonidoviĉ demandeme ekrigardis min.
"Kio estas tio?" diris li post unuminuta silentado mallaŭte, kaj lia voĉo ŝajnis iom malcerta.