"Litva kanto," rediris mi.

"Kaj la mistera kantistino?"

"Estas kompatinda frenezulino," kaj mi rakontis al li kion mi sciis pri ŝi.

Li aŭskultis min tre atenteme kaj mi rimarkis kiel li dum mia rakonto kelkfoje nevole ektremetis.

Kiam mi finiĝis ekdemandis mi: "Ĉu vi volas vidi la frenezan knabinon? Ŝi sidas ne tre malproksime de ĉi tie sur la alta ŝtono apud la rivero."

"Ne!" diris li rapide, "mi ne deziras vidi ŝin."

Liaj vortoj sonis kontraŭ kutime malmole, ja preskaŭ malamike. Liaj vangoj estis iom ruĝiĝintaj kiam li diris: "Fariĝis jam tro malfrue, mi devas iri hejmen; bonan nokton!" kaj ne atendinte mian resaluton, kun rapidaj paŝoj li malproksimiĝis.

Pasis kelkaj semajnoj post la rakontita okazo. Leonid Leonidoviĉ mi nenie trovadis. Al kutimaj vesperpromenadoj li ne alvenadis, kaj mi, estinte tage tre okupata, ne povis elserĉi lin, tial mi nenion sciis pri lia farto. Unu dimanĉon mi fine decidis viziti lin sed alveninte en lian hejmon mi trovis domon fermitan kaj sensukcese mi devis reveni hejmen.

Tagoj post tagoj foriradis, jam de longe estis hirundoj revenintaj al siaj antaŭjaraj nestoj, en la arbaro kriadis kukoloj laŭte sian nomon, el la densaĵoj de Ŝeŝupa-bordo eksonadis dolĉaj kantoj de najtingaloj. Sur fondo de arbetaĵo jam malaperis anemonoj kaj hepatikoj, aliaj kreskaĵoj anstataŭis ilin: pli altaj, pli luksaj leviĝadis ili fiere siajn florkapetojn, malestime malsuprenrigardante je la modestaj, nun velkiĝantaj, infanetoj de frua printempo. De mia amiko mi nenion aŭdis.

Venis tagoj sunplenaj, la kukoloj jam ĉesis kriadi, en la grenkampoj ekfloris bluaj cejanoj, kaj kiel helaj flametoj lumiĝis inter la trunkaro ruĝaj floroj de kamppapavoj. De mallarĝaj kamplimetoj alportadis ventspiro odoron de timianoj kaj en mia ĝardeno ekflorantaj rezedoj dolĉigadis la aeron de vasta ĉirkaŭaĵo kun sia raviganta bonodoro. ... La norda somero kun sia varmeco, kun siaj ĉarmoj kaj turmentoj estis veninta.