Mi en tia tempo ofte forestadis de mia hejmo, ankaŭ mi havis multe por fari, tial mi ne posedis libertempon por aliaj aferoj. Mian homoevitantan amikon mi ne vidadis, kaj tial mi estis lin iom forgesinta.
"...Rezedoj miaj karegaj rezedoj kiom mi amas vin, ĉarmegaj, dolĉaj floretoj kiom vi estas karaj al mia koro, amataj, mi eksalutas vin; mi benas vin mil—milfoje!" Tiujn vortojn per de profunda pasio tremanta voĉo elparolitajn, aŭdis mi foje vespere kiam mi okaze eniris en la parton de mia ĝardeno, kiu estas pli malproksima de mia domo kaj kien ordinare en tia malfrua horo neniu venadis. Mi haltis kaj aŭskultis atente, la voĉo ŝajnis al mi konata. Kiu estas tie? demandis mi min mem ekmirigite. Jen ree mi aŭdis:
"Kresku, floru, odoru, vi estas ja ŝiaj favoruloj. Ho! se la vento povus forporti vian dolĉegan spiron kune kun miaj salutoj al ŝi, malproksimen, malproksimen," jen la voĉo eksilentis, la parolanto devis esti min rimarkinta.
"Leonid Leonidoviĉ!" mi elvokis, kaj kun malmultaj grandaj paŝoj mi estis ĉe la barilo de ĝardeno.
Aliflanke, duone kaŝigite per elkreskitaj tie densaj siringoj, genue staris sur la herbaĵo mia amiko. Lia ĉapelo kuŝis apud li sur la tero, liaj brakoj estis etenditaj tra la paliseroj de barilo: kvazaŭ li volas ĉirkaŭpreni iun; li estis ankoraŭ pli pala ol kutime kaj tremis de ekscitiĝo.
"Leonid Leonidoviĉ! granda Dio kio estas al vi?" elvokis mi, "parolu, diru al mi kara amiko!" kaj kun granda salto super barilo mi estis apud li.
"Ho!" ekĝemis li, "pardonu, mi petegas ... mi nenion ... mi nur estis ... mi volis ..." konfuze balbutis li, sin leviĝante kaj timeteme ĉirkaŭrigardante "mi nur admiris viajn florojn, ili estas tiel belaj ... mi tre amas rezedojn," aldonis li fine pli kuraĝe.
"Nu mia kara amiko," rapidis mi rediri por maskigi lian videblan konfuziĝon, "kiel mi ĝojas vin ree foje vidi, ni tiel longe ne kunvenis, kiel vi fartas? Sed nun mi ne lasos vin, vi devas iri kune kun mi, ni hodiaŭ vespermanĝos kune," kaj prenante lin sub la brako ni eniris en mian ĉambron. Alveninte tien li rakontis ke li lasttempe iomete malsaniĝis kaj pro tio ne povis daŭrigi nian interkomunikaĵon, ankaŭ ke li nun estas pli okupata ĉar li skribas artikolon en ia scienca ĵurnalo. Tiel kaj simile li penadis pravigi sian longan forestadon, sed mi ekkonis, ke ĉio dirita ne estis la vera kaŭzo, ĉar li seninterrompe balbutiĝis kaj ruĝiĝis. Li ne estis lerninta mensogi, mia kara Leonid Leonidoviĉ.
Iom post iom mia amiko retroviĝis, li fariĝis pli certa, kaj kiam li malfrue adiaŭdiris devis li promesi, ke li baldaŭ ree venos por ĝuadi la bonodoron de liaj amataj floroj.