De nun Leonid Leonidoviĉ ofte alvenadis, kaj forirante li ĉiam portadis freŝan rezedbukedon kun si.
De ia tempo komencis cirkuladi famoj: ke la frenezulino trovis nun kolegon. Kolonistoj kiuj nokte kaptis fiŝojn en la Ŝeŝupo rimarkis, ke sube ĉe la granda ŝtono staras ia viro dum tutaj horoj se ne eĉ dum tutaj noktoj. Ankaŭ malfruigitaj terlaboristoj vidis ofte vespere Leonid Leonidoviĉ kiel li iris tra la kamparoj en direkto de la rivero, kaj oni supozis ke li, kaj la nokta gasto ĉe granda ŝtono estas sama persono.
Mi tion ne volis kredi, sed, foje ĉasante, mi preteriris la sidejon de la freneza knabino kaj mi vidis ke sur la ŝtonplato kuŝas freŝaj rezedbukedoj, tiuj samaj kiujn mia amiko el mia ĝardeno portadis hejmen. Efektive samaj rezedbukedoj! Mi estis multe ekmirigita.
Kiam mi foje kun Leonid Leonidoviĉ kunvenis mi tial intence tuŝis la temon pri la freneza knabino kaj diris ke nun baldaŭ venos la tempo kiam mallaŭtiĝos ŝiaj kantoj ĉar la vintro alproksimiĝas. Tute kontraŭ mia atendo mia amiko aŭskultis mian parolon kun trankvila mieno; li eĉ ne konfuziĝis kiam mi rakontis, ke mi vidis rezedbukedojn sur la ŝtono kuŝantajn kaj nur ĉe la vortoj, ke la noktaj kantoj nun baldaŭ mallaŭtiĝos mi rimarkis, ke lia vizaĝo malklariĝis, kaj videbla malgajeco speguliĝis en liaj trajtoj. Post mallonga silentado li rediris:
"Jes, mi devas konfesi ke mi kutimiĝis, kaj ke mi nun ofte aŭskultadas la kantojn de kompatinda knabino—li ĉiam evitadis la vorton Frenezulino—kiuj tiel sopireme, tiel kortuŝante eksonadas tra la nokta trankvileco. Ŝi estas malfeliĉulino kaj ŝia sorto estas certe terura, sed dume ŝi povas restadi sub la pura ĉielo en la libera naturo, havante siajn florojn kaj siajn kantojn: ŝi estas certe feliĉa, eble pli feliĉa ol tiuj kiuj posedas nenion krom—sopiro, brula sopiro je la feliĉeco: tiom por ili karega, kiom ne atingebla, egale kiel neatingebla estadas por sola nokta migrulo la brila stelo sur ĉiela firmamento...."
"Mi kore bedaŭros kiam mallaŭtiĝos la nokta kantistino ĉar tiam ŝia kantado mankos al mi, sed ankoraŭ pli mi bedaŭros ŝin mem, ke ŝi estos devigita forlasi sian verdan sidejon kaj restadi en surda putra ĉambreto por longa vintra sezono. Kompatindulino, tiam ankaŭ ŝi perdos ĉion kion ŝi amis!"
Li eksilentiĝis—"Kaj tamen" daŭrigis li poste, "por ŝi revenos la printempo, ekfloros ree la rozoj, ŝi ree ekkantos, por ŝi restadas la espero. Ekzistas homoj pli malfeliĉaj ol tiu ĉi knabino!" aldonis li pli mallaŭte, kvazaŭ nur por si mem.
Post tiu parolo restis Leonid Leonidoviĉ nur ankoraŭ mallonge ĉe mi, li diris cetere ke, ĉar la noktan kantistinon la floroj tiom feliĉigadas li, por plezurigi ŝin, alportadis kelkafoje bukedon por ŝi.
Ni adiaŭdiris.
Finota.