PIEDNOTO:

[1] Kio povas helpi al mi nomo subskribita—kiam ne estas (ĉi tie) mia knabo, la blanka trifolieto—kaj se alvenu aroj da sinjoroj, cent-milionaroj—ne estas (ĉi tie) mia knabo, la blanka trifolieto.

[Litva popola kanto.]

VIZITO AL LA KORTEGO ĤINA.

Speciale verkita por "The Esperantist" de H. T.

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi havis la honoron ĉeesti ĉe aŭdienco donata de la Bopatrin-imperiestrino kaj la Imperiestro de Ĥinujo al grava admiralo, kaj venas al mi la ideo, ke mallonga priskribo pri tiu-ĉi intervidiĝo povus iom interesi la legantojn de The Esperantist.

La Ministro reprezentanta nian landon ĉe la Ĥina Kortego kaj la Admiralo, kune kun siaj sekvantaroj, forlasis la Senditejon je la naŭa horo matene, en portiloj portataj ĉiu per kvar portistoj kaj antaŭenirigataj de gardistareto de kavalerio. La vojoj de Pekino, kvankam plilarĝaj ol ordinare en Ĥina urbo, estas malpuraj kaj odoraj krom en la ĉirkaŭaĵo de la Senditejoj, kie ili estas tenataj en plibona ordo. Post oftaj haltoj, por ke la alportantoj povu ŝanĝi la stangojn de la portiloj sur la alian ŝultron, ni fine eniris "La Malpermesatan Urbon"—la eniro en kiun estas kutime malpermesata al alilanduloj—tra orienta pordego, kaj trapasinte kelkajn pordojn kaj kortojn, ni malsupreniris el niaj portiloj kaj marŝis la restaĵon de la vojo.

Estis multe da Ĥinoj ĉirkaŭstarantaj, kiuj rigardis nin tre scivoleme, kaj ni estis akceptataj de la Konsilantoj de la Wai-wu-pu, aŭ Direktaro pro Alilandaj Aferoj. Pliaĝaj Mandarinoj kun kiuj ni interŝanĝis ĝentilajn salutojn, tiam nin alkondukis al la Ĉambrego de Aŭdienco. Tie ni nin trovis en modere granda kaj altega ĉambrego, ornamita de oraj surskriboj Ĥinaj. En centro estis tapiŝatan estradon sur kiu stariĝis speco de alta tablo portanta kelkajn ornamojn do artefaritaj floroj. Malantaŭ la tablo sidiĝis Ŝia Imperiestra Moŝto en tia maniero, ke nur estis videbla la kapo kaj ŝultroj. Ŝi ŝajne havis nur kvardek kvin jarojn, sed vere havas preskaŭ sepdek. La hararo estis aranĝita laŭ modo Manĉua; de la fizionomio oni juĝis decidecon kaj forton; la voĉo estis fortika kaj plaĉa. Facile estis kompreni kial tiu ĉi maljuna sinjorino prenas la ĉefan parton en la registaro, kiam oni rigardis la dolĉan kaj kvazaŭ malfortan Imperiestron, kiu, sidiĝanta ĉe ŝia maldekstra flanko, sur malpli alta seĝo, kaj for de la tablo, ŝajnis esti junulo de dekok jaroj, kvankam li havas pli ol tridek.

Ĉe ĉiu flanko de la ĉambrego sin trovas duoblaj vicoj de Mandarinoj portantaj malhelajn purpurajn robojn, senornamitaj krom per la ilustrita simbolo de rango, portata antaŭe kaj poste. Ĉiu portis la oficialan kastoran ĉapelon kun plumo kaj butono, kaj ĉiu tenis mallongan glavon per la maldekstra mano.

La Ministro prezentis la Admiralon al Ŝia Majesto kaj al la Imperiestro, kaj la Imperiestrino, faranta respondon, parolis pri la plezuro ŝi sentis akcepti oficiron de tia reputacio kaj invitis lin supreniri sur la estradon. Ŝia Majesto faris afablajn informiĝojn pri la vojaĝo de la Admiralo kaj sendis ĝentilajn salutojn al lia Regnestro.