Kredeble la interparolado kondukiĝis per tradukisto, ĉar oni kredas ke nune nek Ŝia Majesto nek la Admiralo scias paroli Esperanton, kaj la Imperiestro ne malfermis la buŝon dum la tuta aŭdienco. Estis rimarkinde ke en ĉiu okazo kiam estis necese ke la Mandarino-tradukisto sin adresu al Ŝia Majesto, li devis genufleksi ĉe ŝiaj piedoj. Kiel la maljuna sinjoro zorgis sin levi antaŭ ol adresi sin al la alilanduloj, la interparolado tial estis iom longa; oni povas kompreni ke li havis multe da ekzerco.

Fine finiĝis la komplimentoj, kaj farinte kelkajn malaltajn salutojn ni eliris, kaj oni nin alkondukis en apudan salonon kie ni partoprenis kelkajn refreŝigaĵojn kune kun la Konsilantoj de la Wai-wu-pu. Ni tiam diris adiaŭ al ili kaj al la ĉefaj oficiroj de la Kortego kaj foriris, havantaj la plezuran senton esti vidintaj la plej interesantan virinon de la nuna epoko.

FABLO.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

Kataro foje la musaron
De l’ ĉirkaŭaĵ’ al balo
Invitis, la vesperon finan
De l’ gaja karnavalo.

"Esperas ni," l’ invito diris,
"Ke ĉiuj kun komplezo
Alvenos, de la oka horo
Vespere ĝis noktmezo."

La tre timemaj musoj tiam
Suferis per korbatoj;
Deziris ili balon iri
Sed dubis pri la katoj.

Kaj ili, post pripenso, skribis
"L’ inviton honorindan
Akceptos ni, se vi promesos
Konduton tre amindan."

"Ĉar ni memoras, malfeliĉe,
Ke vi, je l’ estinteco,
Kaj ni malpacojn ofte havis
Pro mank’ de amikeco."

Respondis la katar’, "Pro tio
Ne timu, gekaruloj,
Al nia diro vi konfidu,
Ni estas veramuloj."