Macha ricevis tiun ĉi adoron kiel io natura. Longan tempon ŝi deziris nenion plu. Sed iom post iom la infaneco pasiĝis, kaj ekfloris juneco. Ŝi tiam ekrevis pri nekonataj aferoj.

Nur ŝia patrino devenis tiujn ĉi novajn sentojn, kiujn posedis Macha, kaj ŝi fariĝis eĉ pli karesanta kontraŭ ŝi. La patro kaj filoj estis malfeliĉaj kaj poste koleraj pro la malvarmeco je kiu Macha nun akceptis iliajn karesojn kaj donacojn.

De la klaraĵo, sur kiu estis la kajuto, Macha povis vidi sur la supro de monto la grizajn murojn de kastelo. Ofte ĝi kontraŭstaris sieĝojn, kaj la flamoj, kiuj lekis la murojn, postlasis grandajn nigrajn fulgajn langojn. Oni rakontis strangajn historiojn pri la sen-homa kastelo, kaj la lignotranĉistoj ne preterpasis la ombron de la turo nokte....

En tago, Macha vidis flugeti ĉe la supro de tiu turo grandegan silkan flagon. Oni diris en la arbaro, ke la filo de la kastel-mastroj revenis. La arbaro, kiu jam de longe nur konis la sonon de hakiloj, la falon de abioj, betuloj kaj kverkoj, nun resonas per la sono de la ĉaskorno, per la bojo de la ĉas-hundoj....

Estas la fino de aŭtuno. Macha portas en korbo, al malproksima kunvenejo, kie laboras ŝiaj fratoj, lignotelerojn da supo. Si, por la unua fojo, aŭdas la galopon de ĉevalo. Ŝi elsaltas el la vojo, kaj kaŝas sin malantaŭ kverk-trunko kaj atendas. Subite, el la fino de mallarĝa aleo ŝi vidas alproksimiĝi, inter la oraj folioj de la flaviĝa arbaro, kavaliron belevestitan, kiu rajdis belan blankan ĉevalon, selata de verda ledo.

Kiel ventego li pasas antaŭ ŝi. La vento de la trakuro flugetigis lian mantelon, fazanplumo tremetas en lia fela ĉapo kun ora rando. Lia arĝenta ĉas-korno frapas la selon.

Per la dekstra mano li tenas grandan bastonon.

Macha rave rigardas la kavaliron, malaperanta inter la arboj.

Tiu ĉi viro apartenas al alia gento ol ĉiuj homoj, kiujn si antaŭe vidis. Li estas pli bela, li estas pli fleksebla, pli riĉa. Ŝiaj pensoj devas esti tiel malmultaj, kiel ŝiaj vestoj! Plena de dolĉega sento, kiun ŝi neniam antaŭe sentis, Macha de tiu tago atendis en la arbaro la "arĝentan kavaliron." Ŝi ofte revidis lin, sekvantan cervon, sed ŝi ne kuraĝis sin montri, kaj nur rigardis lin de malproksime, kaŝata malantaŭ ŝtonego.

Unuvesperon, kiam la lacega kavaliro revenis malrapide, ŝi kuraĝiĝis prezenti al li fruktojn en korbo; alian tagon ŝi donis al li akvon en ligna pokalo, alian tagon amason de floroj, kiuj ekfloras sub la unua neĝo—la lastajn florojn de la jaro. La kavaliro prenis la fruktojn el la korbo; trinkis la malvarman akvon el la pokalo; akceptis la florojn kaj senhalte preterpasis, ne eĉ rigardinte la junan Machon.