Kaj tuj la musoj malaperis;
Ne restis eĉ la ostoj
Nur, kiel memorig’ de l’ balo
La pintoj de la vostoj!

La homoj kiuj veron diras
Sen vortoj tute veraj,
Ol mensoguloj ili estas
Sendube pli danĝeraj.

LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.

El la Franca de Jean and Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal.

En la vastaj arbaroj de Transilvanio loĝas izolaj lignotranĉistoj, meze da klaraĵoj, en lignaj kajutoj. Por gajni sian panon, ili nur scias turnigi siajn hakilojn.

La paso de ciganoj estas kvazaŭ fulmo de gajeco por tiuj ĉi homoj, kies vivo estas tiel sovaĝa kaj tiel senŝanĝa.

La du ciganoj portas sub brakoj unu la violonon, la alia la cimbalon, aŭ harpon kun kupraj kordoj. La harpo akompanas, per siaj saltantaj notoj, la seninterrompan melodion de la violono. La perdita vojaĝanto, kiu estas erarinta, dum la vespero, en Transilvanian arbaron kaj trovis kunvenon de lignotranĉistoj, kaj kiu vidis tiujn ĉi kaj iliajn edzinojn danci je la lumeto de mortanta fajro dum la cigano, sidanta sur falinta arbo ludas sur la kordoj de sia violono, miras pro la magia povo de tiu ĉi humila ilo. Li do komprenus ĝin, se li scius la legendon pri la unua violono.

Antaŭ longa tempo, en Transilvania arbaro, apud klaraĵo, loĝis kun siaj gepatroj kaj fratoj bela knabino, kies nomo estis Macha. La familio loĝis en kajuto, per arbtrunkoj konstruata, kaj kovrata per muskoj. La patrino kaj filino kudras la haŭtajn vestojn, kuiradas la viandon kaj boligas la supon. Ĉiumatene, dum la bela vetero, la patro eliras kune kun siaj filoj, kun pezega hakilo sur la ŝultro. Kvinope, ili atakas grandegan arbon. Ili ĉesas frapegi nur kiam la falo de la arbo proksimiĝas. Tiam Konstanteno, la plej juna, montis por fiksi ŝnuron ĉe la pinto de la arbo. La kvin filoj tiras, la patro donas lastan hakegon, kaj la arbo falas bruege. Tiam ili detranĉas la branĉojn, forprenas la ŝelon, kaj la blankaj kaj glataj trunkoj de la abioj naĝas sur torento ĝis la valo.

Ilia vivo pasiĝis feliĉe kaj pace.

Macha similas al siaj fratoj. Sed tiuj ĉi estas malbelaj kaj ŝi estas belega. Ŝi havas adorindan flavruĝan haron, kies la liberaj ondoj falas sur la dorso kaj, sur la tempio du grandaj bukloj, kiel du riveretoj, fluas sur la perla blankeco de la vangoj. Ŝi havas la grandajn bluajn okulojn de la Valaĉiaj filinoj. Ŝi konis ĉiujn kantojn de la montaro. Per ŝi la kajuto florornamiĝis, dum la somero, de ĉiaj floroj el la arbaro. Ŝia patrino adoregis ŝin, ŝia patro, kiam li parolis al ŝi dolĉigas la sonon de sia voĉo; ŝiaj fratoj revis, en la arbaro, pri la donacoj kiujn ili povus al ŝi donaci. Traĵano, la plej maljuna, atakis per hakilo ursojn, por doni al ŝi la felon. Romo serĉis inter la silikoj rarajn ŝtonojn el kiuj li, antaŭ kelkaj jaroj, konstruis por ŝi ĉirkaŭ-kolon je barbara lukso. Konstanteno montis al la pintoj de la plej grandaj arboj por trovi birdojn, kaj Liveo iris al la vilaĝo por serĉi kelkajn papavajn kukaĵojn.