Ligna flankpromenejo, kiu konsistas el lignaj tabuloj, altigitaj per lignaj subportiloj, kondukas al lignaj vendejoj kaj lignaj domoj.
Mi loĝis en domo, kiu staras aparta, kaj de mia domo la flankpromenejo etendas sin kiel ponteto super la verda kamparo, ĉar tie ĉi la kampoj atingas la straton.
Inter tabulo kaj tabulo oni lasas negrandajn interspacojn por ke la pluvo facile trapasu. Kompreneble la herbaĵo povas ankaŭ trapasi supren.
Mi tre ŝatis mallevi la okulojn kaj rigardi tra la interspacoj la verdaĵon kaj la florojn.
Sed ne sole la kampoj atingas la straton; la bestoj ankaŭ ĝin atingas, kaj libere vagadas sur ĝi. Tie tre ofte mi vidas ilin trankvile sin paŝti. Pro tio mi ne estas surprizata kiam mi vidas Boviston kaptante per ŝnurkaptilo, ĉevalidon.
"Boviston," mi diras, sed tiu ĉi ne estas akurata traduko de la Amerika nomo "Cow Boy" (Bovina Knabo).
Al tiuj, kiuj ne konas tiun ĉi nomon, mi diros, ke la Bovina Knabo tute ne estas knabo sed viro, kiu sur la Amerikaj herbejoj gardadas la brutarojn.
Lia nepartigebla kunulo estas sia ĉevalido (Poney) kiu ankaŭ estas altkreska ĉevalo, kaj li ĉiam kunportas grandan kaptoŝnuron kaj turnpafileton, ambaŭ el kiuj li uzas lertege.
Tial la vorto "knabo" signifas "viro" kaj la vorto "ĉevalido" signifas "ĉevalo."
La Bovisto kiun mi nun ekvidas nur sin amuzas ĵetante sian ŝnurkaptilon de la flankpromenejo. Tre larĝa ĉapelo, ornamita de pecetoj de flavkupro, kovras lian kapon; ĉirkaŭ liaj oreloj pendas longajn harbuklojn, kaj sur liaj kruroj li portas grandajn botojn kun spronoj. Vere tre stranga sed tre pentrinda figuro estas tiu de la Amerika Bovisto—la Hispana Vaquero.