La drogisto estas elirinta el sia vendejo por kuraĝigi la Boviston.

Li ankaŭ portas tre strangan ĉapelon. Li havas ĉirkaŭ la kapo kaj frunto kvazaŭ larĝan ledvindilon (se vi figuras ke li estas metinta ĉirkaŭ la kapo banderolon de gazeto, sed ledan banderolon, vi figuros tre ĝuste). En tiu banderolo estas fiksataj kvar maldikegaj bastonetoj, subtenante malpezegan sunombreleton, kiun li povas altigi aŭ klinigi laŭ sia deziro, dum la aero libere trapasas inter ĝi kaj la supraĵo de lia kapo. Li tre laŭdas sian ĉapelon, tamen ŝajnas al mi ke, por la salutado, ĝi ne estas tute konvena.

Kiam mi mem, kun mia larĝa sunombrelo estas alveninta al ili, ni prezentas, mi supozas, tre rimarkindajn, eĉ eble ridindajn, figurojn.

La vilaĝo staras sur flanko de monteto, kaj pense mi nun malsupreniras la deklivon ĝis la rivero. Tiu ĉi ne estas la "Creek" (rivereto) pri kiu poste mi parolos. Se la leganto trovos en sia vortaro Creek, Golfeto, li ne miru. La uzo de la vorto Creek por rivereto estas tute Amerika.

Ĝi estas vera rivero. Sed oni ne devas pensi pri klara akvo en kiu oni povas vidi ĉiun ŝtoneton. Neniel! Mi parolas pri unu el tiuj larĝaj malrapidegaj kaj malpuraj riveroj, kiuj ŝajnas ne kuri, sed rampi.

Ĉu mi diros Irlandaĵon? Mi ofte deziras lavi la riveron!

Mi estas mem akvotrinkulo, kaj al tiu ne estas ĝojige trovi en sia glaso dikan tavolon de ruĝa polvo; nek al siofulo estas plezure lasi stari sian glason duonon da horo, por ke la polvo amasiĝu ĉe la fundo.

Nature mi riproĉis al la kelnero: "Ĉu vi ne havas filtrojn?" "Ho jes, certe. Tiu ĉi akvo jam estas filtrita. Vi devas ĝin vidi antaŭ ol ni ĝin filtris!"

Foje, ĉe hotelo, mi vidis en la karafo ne sole polvon, sed ankaŭ malbelegan kaj ege aktivan insekton. Ugh! Mi ne estis sufiĉe soifa por trinki tiun akvon!

Tamen ĉe diversaj grandaj Amerikaj urboj mi trovis la akvon tre bongustan. Oni boligas ĝin, densigas la vaporon, kaj reoksigenigas ĝin.