Sur la rivero naĝas pramo en kiun mi eniras kune kun mia kunulo, kaj tiamaniere trapasas la riveron. Alvenintaj ĉe la alia bordo, ni elŝipiĝas, kaj, kun granda intereso interparolantaj pri miaj aferoj ni ne rimarkas, ke ni eniris grandan kampon da maizo. Subite mi ekvidas ke, krom la kreskaĵoj kaj la mallarĝa vojeto ĉe niaj piedoj, ni povas nenion vidi. Starante sur la pintoj de la piedfingroj mi elstreĉis supren ĝis la plena etendo, mian brakon sed eĉ tiel mi ne povis tuŝi la supron de la kreskaĵo. Mi tute komprenis kiamaniere oni povus sin perdi en tia gren-kampo.
Mi diris en la unua porcio, ke unu el la karakterizoj de la Ŝtatoj estas la multegeco de la Insekta Vivo. Ĉe ĉiu paŝo mi havis la senton tiel, kiel se ni subpremigas multegon da akridoj. Kredeble ĝi estas nur senton, ĉar tiuj insektoj estas treege aktivaj, kaj mi trovis ilin plej ofte ĉe la supro kaj ne ĉe la malsupro de miaj botoj.
Mi sentis ke mi estas "Gulivero" kaj ili la "Liliputaj" ĉevaloj kiuj sursaltas miajn piedojn. Mi devis imagi la rajdantojn. Certe mi aŭdis sonon, kvazaŭ de multego da siblaj voĉoj.
Tiu sono estas por mi iom tro inspira, ĉar ĝi similas al tiu de la son-serpento (rattle-snake), kvankam oni povas facile ilin distingi; kaj mi ne tre ŝatas la bruon de la akridoj pri tio, ke foje, vespere, mi estis postsekvata de son-serpento. La morgaŭan tagon oni mortigis ĝin. Ĝi estis dekkvar futoj longe kaj havis dekkvar sonorilojn (rattles). Se oni diras la veron, dirante ke ĝi ricevas novan sonorilon ĉe ĉiu jaro, ĝi havis ankaŭ dekkvar jarojn.
Fine la farmamastro nin trovis vagantajn sur siaj kampoj, kaj afable montris la ni la farmon, ĉiam klarigante la ĝustan koston de ĉiu afero kiun li montras al ni.
Kelkaj Amerikanoj, se vi dirus al ili: "Kia ĉarma vidaĵo!" respondus: "Jes, la tero valoras po kvin dolarojn la Ejkro" (Acre = .40 da Hektaro).
Tiaj Amerikanoj demandos al vi la koston de viaj vestoj, via poŝhorloĝo, de ĉio, kion vi portas.
Mi kredas ke se unu el tiaj Amerikanoj (ili estas nur unu tipo de la vere potenca raso) estus pendigota, li demandus al la pendigisto la koston de la ŝnurego, tia estas la forto de la kutimo!
Tamen tiu scivolemo ne estas malĝentila, almenaŭ laŭ la intenco. Kontraŭe, la scivoluloj estas tre bonaj, tre gastamaj, kaj faros al vi multajn amindaĵojn.
Mi havas tre koran memoron de miaj Amerikaj amikoj.