LA FAJRTRAPASADO.
Priskribo de ceremonio kiu okazis en Pondicherry (Hindujo) en jaro 1901.
Estas la kvina horo vespere, en bela somera vetero. Nia puŝ-puŝ (homŝovata veturilo) estas interpuŝata inter multe da gaje vestataj viroj, kiuj amasiĝis sur la strato.
Duonon horon ni tre malrapidas sur stratoj flankataj de budoj, malkaraj bazaroj, bufedoj, k.t.p., kaj fine atingas la kuŝejon de la rivero (kiu en tiu sezono de la jaro estas tute seka kaj senakva). Tie ĉi okazos la ceremonion.
Ĉirkaŭ la loko oni povas vidi nur homajn kapojn, kiuj aperas, vico super vico; la tuta pentraĵo estas kvazaŭ flamego de hela koloro.
Antaŭ ni estas ligna konstruaĵo, kie sidiĝas oficistoj kaj kelkaj gravaj urbanoj; ankaŭ malmultaj sinjorinoj, kiuj alportas iom da diverseco al sceno kie alie ĉeestis nur viroj.
La konstruaĵo apudestis kvadratan terpecon, kiu similis malprofundan fosaĵon plenigata de dika tavolo de brulantaj karboj.
Tiu ĉi fajro estas senlace incitata kaj bruligata de kelkaj laboristoj, ĝis kiam oni tute ne povas alproksimiĝi la lokon, tiel varmega estas la ĉirkaŭfluanta aero.
Subite oni ekaŭdas la sonon de Hinda muziko, kaj tien ĉi rapidas la dio kaj diino, portataj sur la ŝultroj de siaj adorantoj.
Granda amaso procesie sekvas la gediojn kaj multaj el la sekvantoj ĵuris, dum la pasinta jaro, trapasi tra la fajro en tiu ĉi tago.