Dites, etc.

BARKAROLO.

Tradukita de D. S. Rose, M.A.

Diru, belulino!
Kien iri vi volas,
Liberiĝas la velo,
La venteto blovas.

Elefantost’ remiloj
Kaj silkaj flagetoj,
Ora direktilo;
Por balasto kaj vel’
Oranĝo, de anĝel’
La bela flugilo.

Diru, k.t.p.

Ĉu al la Baltiko,
Aŭ la Pacifiko?
Diru, kara mia,
Aŭ kie, de neĝo
Reĝadas la reĝo
En lando glacia?

Diru, k.t.p.

"Foriri volas mi
"Al la lando kun vi
Kie amo restas."
Ĉe amantoj, Ho ve!
Tiu lando tute
Nekonata estas!

Diru, k.t.p.