MONATO POST MONATO.

"Nun mi tuj instruos vin,
Kial ĉiu vorto, aŭ bruo, aŭ sono,
Pro ĝia ripetado,
Eĉ se ĝi nur blekiĝis de muso,
Devas alveni ĝis la Domo de la Famo."

Legante tiujn vortojn de la patro de la Angla poezio, ni nature memoras la historion de Esperanto. Ĉiuj nun scias kiel la unuaj vortoj, parolitaj en la Pola Varsovio, pli kaj pli disvastiĝadis, ĝis kiam ili fine atingis sian celon, la finoj de la mondo. Kaj ni hodiaŭ ĝoje ekvidas ke la son-ondetojn, ĉiam plilarĝiĝantaj, fine superfluis la tutan mondon, ĉar Esperanta Societo nun ekzistas en Nova Zelando. Feliĉa je la posedo de forta Komitato, tiu ĉi plej moderna el Societoj komencis viglan vivadon, flegata de la kolonia lerteco kaj energio, kiu ĉiam karakterizas la Novan Mondon.

Sur represaĵo de anonco sur la Auckland Star ni legas:—

Esperanto—kaj internacia frateco.—Vidu anoncon.

Esperanto—la afero de la dudeka jarcento.—Vidu anoncon.

Esperanto—perfektigas nian neperfektan lingvon.—Vidu anoncon.

Esperanto—de plezuriga utileco por ĉiuj.—Vidu anoncon.

Esperanto—kontaktigas kun nuntempa Eŭropa pensado.—Vidu anoncon.

Esperanto—la Help-lingvo.—Vidu anoncon.