Ni citas tion ĉi kiel specimeno de koloniaj penadoj propagandi kiu, kiam aldonata al "Esperantaj naĝ-kursoj," "Esperantaj ludoj," k.t.p., estas dezirinda aldono al la ĝis nun uzataj metodoj.
Kiel la son-ondetojn nun, kiel ni ĵus vidis, atingis siajn limojn, ili nature kuntiriĝas, kaj, kiam alvenos la somero, ili devas esti kunĉentriĝintaj, ne ĉe Varsovio, sed ĉe Bulonjo, la bonvena haveno de la Esperantistoj.
La memorinda kunveno kredeble superos niajn atendojn. Sro Michaux, la nelacigebla, ĉiutage ricevadas promesojn ĉeesti, kaj multe da la vizitontoj intencas profiti pro la okazo, kaj viziti Londonon antaŭ, aŭ post, la kongreso. La dato de tiu ĉi definitive anonciĝis kiel Aŭgusto 3–13; la ĉefaj kunvenoj okazos je la 6a kaj 10a de la monato. Bileto por ĉiuj kunvenoj, festoj, kaj ceremonioj kostas nur tri frankojn, kaj tial neniel povos malhelpi la ĉeestadon de kiel eble plej multe da samideanoj. Estas esperinde, ke ni en Londono povos aranĝi diversajn socialajn kunvenojn por kontentigi niajn alilandajn vizitontojn.
Tiaj okazoj kiaj la Jarkunveno de la London Esperanto Club, kiu okazis Jan. 12 ĉe la Essex Hall, donas grandan helpon al la Afero. Je la nomita okazo multaj afablaj helpantoj faris kantojn, recitadojn, kaj dramajn skizojn en Esperanto, kaj multaj favoraj kritikaĵoj aperis sur la Brita gazetaro la sekvantan tagon.
Ĵus antaŭ tiu bone ĉeestata kunveno la gazeto de la B.E.A. unue aperis, sub alloganta verda kovrilo. Ĝi devos trafi sian celon, nome, unuigi la diversajn grupojn kaj helpi la ĝeneralan Britan propagandon. Ni rapidas sendi niajn plej korajn bondezirojn pro la sukceso de la nova ĵurnalo. Ĝia enhavo estas proksimume la duono de tiu de The Esperantist, kaj la jarabonpago estas proporcie.
Iom simila je formo kaj apero estas la nova kaj beleta Germana Esperantisto, kiu estas inda je niaj Germanikaj amikoj, kaj kiu sekve havos kreskantan disvastiĝon.
La nova Rusa Monataĵo estas baldaŭ atendata, kaj ankaŭ devos esti valora aldono al niaj jam grava Biblioteko. Ni plezure vidas ke la Vestnik Znanja (Scienca Revuo) nun eldonigas senpagan aldonon, enhavantan mallongan monatan lernolibron. Nia kunverkanto, Sro Kolowrat, antaŭ ne longe eldonis Rim-vortaron kaj beletan kanton, "Kuraĝe antaŭen," kiujn li sendos post ricevo de 70 c. poŝtmarke (Morskaja 29, Peterburg).
Turkujo ĝis nun restis iom malantaŭe, kaj estas kun speciala plezuro ke ni lernas pri la fondiĝo de Esperanta kurso en unu el la plej ĉefaj kolegioj, kie la studentoj montrigas la kutiman entuziasmon pro la lingvo. Eble, se tiu ĉi fakto estis konita antaŭ kelkaj monatoj, Gergovio estus vizitinta Turkujon dum ŝia Esperanta vojaĝo!
Sed eble niaj legantoj ne konas pri ŝia ekzistado! Certe ni mem tre miris kiam ŝi alvenis ĉi tie dum la Kristnaskaj festoj, pasigi la gajan tempon en nebulega Londono. La nebulego estis ja tiel densa ke la poŝtisto ne havis facilan laboron meti ŝin ĉe ŝia celo. Ni supozas ke tiaj mond-vagantaj leteroj baldaŭ oftiĝos, ni do tie ĉi ekzamenos la historion de Gergovio de kiam ŝi lasis sian hejmon en Clermont-Ferrand lastan Julion.
Vizitinte Belgujon, Svedujon, Bohemujon, Rusujon, Germanujon, ŝi envenis Anglujon, nur rapide transsendiĝis Kanadujen, el kie al la Unuigitaj Ŝtatoj, Meksiko, Peruo, Hindujo, Maltujo, Italujo, Algerujo, kaj, fine, "Hejmo, dolĉa hejmo"! Ĉiu ricevinto aldonis kelkajn vortojn de bonveno, tial ke la dokumento ja estos kuriozaĵo, se ĝi postvivas la danĝerojn de la vojaĝo ĉirkaŭ la mondo.