Neordinara nombro de artikoloj aperis dum la lasta monato pri Esperanto, kaj ni interese ekscias ke la Amerika New Era ekhelpis nin, sur la alia bordo de la hareng-lagego.
Kontraŭe, novaj libroj ne estis multenombraj. Libreto laŭ la Penca Lernolibro eldoniĝis de la firmo Hachette en la Franca lingvo, kaj la firmo Borel eldonis alian broŝuron kaj libreton pri Kurbaj Linioj (23 pp.; 70 c.).
Kvankam "La Ventego" estis presita antaŭ la Nova Jaro, ni nur ricevis ilin de la bindistoj malmultope. Ni kontente anoncas ke ĉiuj fruaj aĉetantoj nun proviziĝis, kaj ke granda nombro de aprobantaj leteroj jam alvenis de niaj amikoj.
Ĉar ŝajnis esti bezono por ia bone aranĝita libreto por donaci, kie la kutima paperdorsa broŝuro ne estus akceptinda, ni nun eldonigas "The Esperanto Language Practically Considered and Described," de nia bonekonata amiko kaj eminenta filologisto, Dro Lloyd, de Liverpool. Sub bela art-tuka kovrilo (kun portreto), tiu ĉi libreto nun estas aĉetebla je 1 fr. 20, aŭ 10 frankoj la dekon.
Ni fidas ke ĝi same ricevos la aprobon de niaj legantoj, kaj gajnos novajn samideanojn el la rangoj de la lingvistoj kaj kleruloj al kiuj ĝi celas alvoki.
Konkludante, ni deziras danki ĉiujn Korespondantojn kiuj afable sendis Kristnaskajn kaj Nov-Jarajn kartojn.
La Redaktoro.
MONTH BY MONTH.
"Now hennesforth I wol thee teche,
How every speche, or noise, or soun,
Through his multiplicacioun,
Thogh it were pyped of a mouse
Moot nede come to Fames House."
Chaucer.