Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.

Eble la transiro de la farmamastro al la vojoj de la regiono estas natura, sed se ne, memoru, mi petas, ke mi ne promesis ordigi miajn pensojn. Kontraŭe mi diris ke mi ĉiam prenos la penson, kiu plej altiras min ĉe la momento. Mi nun pensas pri la vojoj. Tial mi parolos pri la vojoj.

Ofte mi akompanadis dum liaj veturoj la kuraciston, kiu havas tre bonan ĉevalon kaj estas tre lerta veturiganto.

Lia veturilo, el speco kiun en la Ŝtatoj oni nomas Buggy estas tre malpeza sed treege forta. Ĝi havis du altegajn radojn, kaj povadis enhavi nur du personojn. Alian veturilon mi ofte vidis, kiu povadis enhavi nur unu personon. Tiajn veturilojn oni nomas Sulky (kolereta), ĉar, oni diras, ili tre konvenas por koloretulo.

Forveturante mi ĉiam tre miris ĉu ni revenos sen kelka malfeliĉa okazintaĵo. Foje kiam ni estis nokte veturintaj kune tra la mallumo, mi iris piede la morgaŭan tagon por rigardi la vojon. Kiam mi ĝin vidis mi apenaŭ povis kredi, ke mi ankoraŭ vivas. Tamen ni estis trotantaj tre rapide kaj la ĉevalo eĉ ne faletis.

Ie mi legis pri maristo de kiu oni demandis priskribon pri la manieroj kaj kutimoj de sovaĝa gento, kiun, dum siaj marvojaĝoj, li vizitis. Li skribis nur kvar vortojn:—Manieroj, neniom; kutimoj, malagrablaj.

Oni ankaŭ rakontas ke la fama Irlanda parolisto Sir Boyle Roche foje diris pri kelkaj parlamentanoj, ke ili estas "Videgeblaj pro sia forestado."

Kiam mi pensas pri la vojoj de tiu regiono, mi ankaŭ pensas pri la du supreskribitaj rakontetoj.

Certe la urbanoj ofte parolis pri siaj "vojoj." Ili eĉ estis fieraj pri ili. Tamen ili ne ĉie estas formovintaj la radikojn de la arboj, kiujn ili antaŭe dehakis, kaj foje la tuta malsupraĵo de la arbtrunko ankoraŭ restas sur la vojo mem. Ĉiujn tiajn kontraŭaĵojn la Buggy supereksaltis, kaj se en tiaj okazoj mi ne falis sur la kuraciston, tio okazis pro tio, ke li estas falinta sur min.