Sed oni devas memori ke, por fari longajn vojaĝojn, la Amerikanoj ĉiam veturas per vagonaro. Tial ili ne tre bezonas en la kamparo bonajn vojojn. Se en Eŭropo ni estus ricevintaj la fervojojn antaŭ ricevi la vojojn por veturiloj, eble ni ne havus tiujn lastajn tiel bonajn kiel ni nun posedas ilin. Multon ni ŝuldas al niaj praavoj kiuj veturadis per publikaj veturiloj (stage coaches).

Oni ankaŭ devas memori, ke kuracistoj vizitas tre senhomajn lokojn. Unu el tiaj vizitoj revenas en mian memoron; vizito kiun ni faris al Franca familio, kies kelkaj el la infanoj estas malsanaj. Ili loĝadis tute en la kamparo, kaj, estantaj novaj enmigrantoj, ne ankoraŭ parolas la lingvon Amerikan. (Mi diras Amerikan, ĉar ĝi tre diferencas de la Angla lingvo, de kiu ĝi estas filo).

Mia kunulo petis, ke mi eniru kun li por traduki.

"Sed la ĉevalo," mi diris, "ĉu ĝi restos senmove!"

"Ho, jes. Mi montros al vi la Amerikan manieron dresi ĉevalojn. Li tre bone restos."

Kaj preninte la kondukilon li ĝin alligas al la antaŭa parto de unu el la grandegaj radoj, tiamaniere ke ĝi estu iom prema.

"Nun," li diris, "se la ĉevalo antaŭeniros, la rado per sia turniĝo tiros la kondukilon, kaj se li tamen persistus (kion li ne faros) ĝi certe rompus al li la makzelon. Se li ŝanĝos la movon kaj iros malantaŭen, ankoraŭ la rado turniĝante tiros la kondukilon. Pro tio li ne forkuros? Ĉu vi ne tiel dresas en Anglujo la ĉevalojn?"

"Ho, ne," mi respondis ridetante. "Niaj Anglaj vojoj ne estas sufiĉe larĝaj por tiamaniere haltigi ĉevalojn. Tie ĉi mi certe ne plendas pri la mallarĝeco de la vojo. Ne, mia malfacilaĵo estas ke mi tute ne povas ie eltrovi vojon."

"Ho," li respondis, "la tuta plataĵo estas nia vojo. Ĉu vi deziras unu pli bonan aŭ pli belan?"

Mi ĉirkaŭrigardis sur la verdan plataĵon kaj respondis, "Ne"; tiam kiel posta prepenso mi aldonis, "Almenaŭ ne dum daŭros la bela vetero." ...