Dum unu el niaj multaj veturadoj, ni estis alvenintaj al la ligna ponto per kiu la vojo trapasas la Creek’on.

Mi vidis multajn tiajn pontojn! Jen la maniero konstruigi ilin:—

Trans la Creek’o oni metas du aŭ tri dikajn trabojn kiujn oni enfiksas en la du bordojn.

Al la traboj oni alfiksas transe tabulojn. Sur la tabulojn, kiuj ofte suprensaltas sub la radoj de surpasanta veturilo, oni metas maldikan tertavolon, kaj jen la ponto.

Barilojn ĝi tute ne havas, tial kompreneble oni povas tre facile enveturi de ĝi en la rivereton.

Sed malgraŭ la proksimeco de tia belega (!) ponto la kuracisto insistis traveturi la akvon.

"Tio," li diris, "ne sole malvarmigos la hufojn de la ĉevalo; ĝi ankaŭ iom purigos la radojn de la Buggy. Jen du dezirindaĵoj."

Tiajn saĝajn parolojn mi ne povis kontraŭdiri. Ni enveturis la Krikon.

Mi skribis supre, ke la radoj de la Buggy estas altegaj. Mi skribos tie ĉi, ke la kuŝejo de la Kriko estis profunda. Pli kaj pli la akvo supreniris ĝis fine ĝi eniris eĉ en la veturilon mem. Sentante subitan malsekiĝon ĉe la piedoj mi malsuprenrigardis. Ili estis en la akvo.