"Kion mi devas nun fari?" mi demandis.
Kaj trankvila voĉo respondis:—"Ho, metu viajn piedojn sur la spruĉ-ŝirmilon." Kaj alligante al la precepto la ekzemplon, la kuracisto levigis siajn krurojn al la nomita loko. Tion saman mi ankaŭ faris kaj kun niaj kvar piedoj elstreĉitaj rekte antaŭ ni, ni daŭrigis la traveturon. La akvo ankaŭ daŭrigis sian supreniron, sed antaŭ ĝi atingis la seĝon de la Buggy ni trapasis la plej profundan parton de la rivereto.
Fine ni alvenis al la alia bordo kiu, laŭ sia kruteco, tre similis al domtegmento.
Mi certe estus preferinta suprenrampi per miaj propraj kruroj sed mia kunulo deziris, ke mi vidos kiamaniere Amerika ĉevalo povas suprenrampi riverbordon.
Ĉu iu el miaj legantoj iam sidis ĝuste malsupre sub (aŭ ĉu mi diros post; estas malfacile diri en kia pozicio):—Ĉu iu el miaj legantoj iam sidis malsupre sub forte suprenrampanta ĉevalo, kaj rimarkis kiamaniere ĝi streĉas kaj ŝveligas ĉiun el siaj grandaj muskoloj?
Ĉu li rigardis supren kaj vidis nur la bluan ĉielon, la supron de la bordo, suprependentan arbon, kaj la fortikan korpon de la besto?
Ĉu li entenis la spiradon kiam ĝi faletis, glitis, kaj li sentis malantaŭen rulon de la radoj (kiu tamen ŝajnas al li veran ruladon, tiel longe la sekundoj daŭras); kaj fine elspiras elspiraĵon de kontentiĝo kiam li trovas sin ankoraŭ en la akvo de la Kriko?
Ĉu li vidis la ĉevalon kun mieno honta komenci denove la saman supreniradon? Ĉu li kurbis sin antaŭen por ĝin helpi? Ĉu li vidis kiam per granda peno ĝi atingis per la antaŭaj hufoj la supraĵon, dum ankoraŭ la malantaŭaj faletas kaj glitas sur la kruta kaj mola deklivo?
Ĉu li sentis la ekskuon kun kiu la veturilo fine supreneksaltis; entiris en siajn pulmojn longan spiradon kaj ĉirkaŭrigardis la ebenan plataĵon tiel, kiel se li estus revidanta longe perditan amikon.
Se jes, li komprenos mian priskribon, kaj li ankaŭ atestos, ke en tia okazo, la suprenrampado de ĉevalo ne estas malsimila al tiu de grandega hundo.