La proksiman tagon ŝi atendis apud la ponto de la kastelo, kaj vespere, kiam la kavaliro revenis hejmen sole, ĉar, pro la rapideco de lia ĉevalo, li postlasis siajn servistojn, li vidis Machan eliri el la arbaro. Ŝi prenis la ĉevalon per la brido kaj prezentis al li la spegulon. Tuj kiam li vidis sian vizaĝon sur la spegulo, li ekkriis: "Malfeliĉo je mi! Estas la Diablo! Estas la diablo kiu konstruis tion, kion vi tenas!"

Li spronis la ĉevalon, la brido estis elprenita el la manoj de Macha, kaj la kavaliro forkuris.

Ŝi revenis al la kastelo kelkajn tagojn sentrafe. La pordo restis fermata.

Macha ploris nokte kaj tage. Ŝi kulpigis la Diablon, pri tio, ke li trompis ŝin, kaj ŝi alvokis lin denove.

La Diablo falis el branĉo de arbo, sur la vojon, tiel, kiel akvero falas de folio post la pluvo.

Macha, plorante, rakontis al li sian malfeliĉon. Nun, ŝi diris, mi estas, per vi, eĉ pli malfeliĉa ol antaŭe. Ĉar mi ne plu havas la konsolon vidi lin. Li ne ĉasas plu en la arbaro, kvazaŭ li timas iajn sorĉojn.

La Diablo ridegis.

Li povas forkuri, mi ja lin prenos. Li apartenas al mi, kune kun vi; ĉar tiu, kiu vidis sin sur la spegulo, estas al mi.

Macha respondis je fiera voĉo: "Esti, aŭ ne esti, al vi estas ne grave. Tiu, kiun mi deziras estas la kavaliro, vi promesis lin al mi, kaj vi ne donis lin al mi. Vi estas perfidulo!"

La ruzulo respondis: "Mi neniam donas ion por nenio."