Originale verkita de Colonel H. K. Gordon.
Unue, mi volus diri, ke mi longatempe prenis intereson ĉe diversaj lingvoj, kaj, vojaĝinte multejare eksterlande, mi penadis lerni multe da ili, ekzemple, Franca, Germana, Itala, Norvega, Japana, Birmana, kaj Hindua, tiamaniere ke, aŭdinte pri Esperanto, mi tuj interesiĝis: post mallonga studo mi sentis min konvikita, ke fine jen estas arta lingvo, saĝa kaj praktika, kiu ne nur iras pli malproksime ol iaj antaŭaj provoj tiun direkton, sed nepre ŝajnas apogi siajn pretendojn por pripensado sur fundamentoj tiel fortaj kaj veraj, ke mi mem ne povas kredi, ke alia ĝin superos.
Kvankam sendube ĝi mem devos pliboniĝi aŭ aliformiĝi laŭ la ŝanĝaj bezonoj, komunaj al ĉiuj mondaj aferoj, al tiuj ŝanĝoj ĝia memstara fleksebleco volonte sin pruntas. En ia okazo, ĝiaj fundamentoj estas certe kaj vere fonditaj.
La unua afero kiu frapis min estis tiu ĉi: ke Esperanto ne estas triviala infana ludilo de lingvo, pri kiu oni povas uzadi frazojn banalajn aŭ utopiajn: sed ke estas lingvo por homoj sanspiritaj kaj praktikaj, kiuj en ĝi vidas ilon longatempe bezonitan, kaj kiu en si mem havas la ecojn necesajn por povi tuj fariĝi tiu, kiun ĝi pretendas vere esti, nome, helplingvo internacia.
Ni ĉiuj scias kiel ni estas emaj (eble ni Britoj precipe, mi timas), iom koleriĝi, kiam ni mankas kompreni parolante aliajn lingvojn, kaj kiel ni kulpas aliajn, kiam ni mem kulpiĝus, almenaŭ iaparte. En tiaj cirkonstancoj kiel estas eble, ke ni simpatius kun veraj sentoj de aliaj nacianoj? Tiel, tuta ebleco ĉe "interkompreniĝo" estas komence mortita, kaj la golfo, malfeliĉe por ĉiuj, pli larĝiĝas ol kontraŭe.
Kaj tiu ĉi pripenso rilatas al ĉiuj aferoj de la vivo ĉe nacioj kaj individuoj.
De la plilarĝa internacia vidpunkto, la malutilaĵoj estas gravaj, kaj estas allasitaj tre longatempe.
Tiu ĉi aperas precipe ĉe aferoj komercaj kaj literaturaj, tiel ankaŭ ĉe socialaj rilatoj.
Interkonatiĝo pligrande reciproka devigos multe da tre profitaj internaciaj rezultatoj, pri kiuj tamen ni ne bezonas nuntempe koncerniĝi.
Ni progresu metode.