Ne estas necese almeti veturilon antaŭ ĉevalo. Tiaj rezultatoj fariĝos aŭtomate en sia propra tempo.
Dume, ni devas pripensadi kiamaniere ni povos alkonduki nian legantaron kaj aliajn personojn ŝati nian eltrovon, kiun ni ŝuldas al la kreinta genio de Sinjoro Doktoro Zamenhof.
Tiel kiel ĉe multe da aliaj similaj veraj eltrovoj metitaj antaŭ publiko memkontenta kaj skeptika, ne estas facila afero altiri ilian atenton: estas ja malfacile iun eltrovi, kiu eĉ volas aŭskulti sufiĉe longatempe por vidi ĝiajn punktojn, kvankam tio ĉi ne postulas pli ol kelkaj minutoj da klarigado.
Oni devas ekkompreni ke:—
(i.). Esperanto estas lingvo jam plene kaj vere science konstruita, tute preta por tuja efektiva praktika uzado, parole kaj skribe, kaj ne nur frenezaĵo, tia kia eble multe da aliaj estintaĵoj estis.
(ii.). Estas vera postulo por tia internacia helplingvo.
(iii.). La lernado de Esperanto estas multege pli facila ol la lernado de ia sola alilingvo, kun gramatiko kiu estas modelo de scienca simpleco, kaj ke estas plezura surprizo ĝin ellerni.
(iv.). Homoj, kies nomoj portas sendube aŭtoritaton en aferoj filologiaj, ĝin publike aprobas.
(v.). Nuntempe la amaso da temoj instruitaj ĉe niaj lernejoj permesas nenian tempon por bone lerni eĉ la patrujan lingvon, kaj ĉe multe da okazoj la penadoj por instrui alilandlingvojn sekve montras indiferentajn rezultatojn: kaj tiu ĉi okazas precipe ĉe junaj studentoj, kiuj devas frue forlasi lernejojn por eniri profesiojn kaj komercajn situaciojn, tie gajni vivilon senprokraste.
(vi.). Kiam libertempo okazas por la studado de fremdaj lingvoj (prefere en la landoj mem) akiro de Esperanto estas neniel malhelpo, sed estas vere helpo por lernantoj.