EXERCISE 1.

Article, Nouns, Adjectives (singular), (see pars. [96], [103], [107]).

(1) Patro kaj frato. (2) Leono estas besto. (3) Rozo estas floro. (4) Kolombo estas birdo. (5) La rozo apartenas al Teodoro. (6) La suno brilas. (7) La patro estas tajloro. (8) Infano ne estas matura homo. (9) La infano jam ne ploras. (10) La ĉielo estas blua. (11) Kie estas la libro kaj la krajono? (12) La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. (13) Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. (14) Jen estas pomo. (15) Sur la tero kuŝas ŝtono. (16) Iru al la frato.

TRANSLATION 1.

(1) A father and brother. (2) A lion is an animal. (3) A rose is a flower. (4) A pigeon is a bird. (5) The rose belongs to Theodore. (6) The sun shines. (7) (The, my, our) father is a tailor. (8) A child is not a mature man. (9) The child no longer cries (already does not cry). (10) The sky (heaven) is blue. (11) Where are the book and the pencil? (12) The book is on the table and the pencil lies on the window. (13) On the window lie a pencil and a pen. (14) Here is an apple. (15) On the ground lies a stone. (16) Go to (the, your) brother.

N.B.—See par. [100] (a) as to the use of the article in speaking of one’s own relatives.

EXERCISE 2.

Article, Nouns, Adjectives (accusative and plural), (see pars. [66], [96], [103], [107]).

(1) Jen estas pomo, kiun mi trovis. (2) La leono estas forta besto. (3) La dentoj de leono estas akraj. (4) Mi vidas leonon. (5) Kiu kuraĝas rajdi sur leono? (6) La virino estas bona. (7) Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. (8) Mi amas la filon. (9) La manoj de Johano estas puraj. (10) Mi konas Johanon. (11) La viroj, virinoj kaj infanoj estas en la ĉambro. (12) La kanto de la birdoj estas agrabla. (13) La kantoj de la birdoj estas agrablaj. (14) La patro donas la librojn al la infanoj. (15) Kie estas la libroj, kiujn vi aĉetis? (16) Kien vi iras? (17) Mi vidas kelkajn homojn. (18) La knabo forpelis la birdojn. (19) De la patro mi ricevis libron, kaj de la fratoj mi ricevis plumon. (20) Mi legas libron. (21) La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.

TRANSLATION 2.