(1) Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. (2) Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. (3) La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. (4) La dentisto eltiris du el la dentoj de mia fratino. (5) La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. (6) Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. (7) Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. (8) La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo. (9) La Parizanoj estas gajaj homoj. (10) Nia provincestro estas severa, sed justa. (11) Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron. (12) Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. (13) Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. (14) Li estas nelerta kaj naiva provincano. (15) La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj; la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj; la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. (16) Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. (17) La botisto faras botojn kaj ŝuojn, sed tian homon en Anglujo oni nomas ordinare ŝuisto. (18) La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn, kaj aliajn lignajn objektojn. (19) Ŝteliston neniu lasas en sian domon. (20) La kuraĝa maristo dronis en la maro. (21) Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. (22) Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon, kaj veturigiston. (23) La riĉulo havas multe da mono. (24) Ni ne scias, ĉu li estas malsaĝulo aŭ ruzulo. (25) Timulo timas eĉ sian propran ombron. (26) Li estas mensogisto kaj malnoblulo.
TRANSLATION 21.
(1) (He) who occupies himself with mechanics is a mechanic, and (he) who occupies himself with chemistry is a chemist. (2) A diplomatist one can also call a "diplomate," but a physicist cannot be called "physics," because physics is the name of the science itself. (3) The photographer photographed me, and I sent my photograph to my father. (4) The dentist drew two of my sister’s teeth. (5) The crew must obey the captain. (6) All inhabitants of a state are members of a state. (7) Townspeople are usually more crafty than villagers. (8) The ruler of our land is a good and wise king. (9) The Parisians are a gay people (men). (10) Our provincial governor is strict, but just. (11) Our town has good policemen, but an insufficiently energetic chief constable. (12) Lutherans and Calvinists are Christians. (13) Germans and French, who live in Russia, are residents in Russia (Russian residents), although they are not Russians. (14) He is a dull and simple provincial. (15) The inhabitants of the same (one) state are fellow-countrymen; the inhabitants of one city are fellow-citizens; the professors (confessors) of one religion are co-religionists. (16) Our regimental chief is for his soldiers like a good father (is like a good father to his soldiers). (17) The bootmaker makes boots and shoes, but such a man in England they usually call a shoemaker. (18) The timber merchant sells wood, and the joiner makes tables, chairs, and other wooden articles. (19) A thief no one lets into his house. (20) The courageous seaman was drowned in the sea. (21) An author writes books, and a scribe simply transcribes papers. (22) We have various servants: a cook (male), a chambermaid, nursemaid, and coachman. (23) The rich man has much money. (24) We do not know whether he is a fool or a cunning man. (25) A coward fears even his own shadow. (26) He is an habitual liar and base fellow (ignoble man).
EXERCISE 22.
Suffixes -AR-, -ER- (see par. [273]).
(1) Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono, kaj inksorbilo. (2) Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino, kaj buŝtuko. (3) En varmega tago mi amas promeni en arbaro. (4) Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. (5) Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. (6) Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. (7) Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj. (8) Centimo, pfenigo, kaj kopeko estas moneroj. (9) Sablero enfalis en mian okulon. (10) Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon. (11) Vi ne trovos eĉ unu polveron sur lia vesto, aŭ unu koteron sur lia pantalono.
TRANSLATION 22.
(1) My writing materials consist of an inkstand, a sand box, some pens, a pencil, and blotting paper. (2) They put before me a table service (eating implements), which consisted of a plate, spoon, knife, fork, liqueur glass (small glass) for brandy, a glass for wine, and a serviette. (3) On (in) a hot day I love to walk in a wood. (4) Our country will conquer, for our army is large and brave. (5) On a steep ladder he raised himself to the roof of the house. (6) I do not know the Spanish language, but by help of a Spanish-German dictionary I nevertheless understood to some extent your letter. (7) On these vast and richly herbaged fields feed (themselves) large herds of cattle, especially flocks (collections) of fine-fleeced sheep. (8) A centime, a pfennig, and a copeck are coins. (g) A grain of sand fell into my eye. (10) One spark is sufficient (for) to explode gunpowder. (11) You will not find even one grain of dust on his coat, or one speck of mud on his trousers.