(1) Ne faru tion miakaŭze (or, pro mi). (2) Ĉiu knabo siavice legu verson. (3) Nenial li ĉesis kanti. (4) Ial li forlasis sian celon. (5) Unufoje por ĉiam mi diras al vi denove, ke mi ne permesos ĝin. (6) Mi tute ne scias (tion), kion vi volas diri, se ne (estas), ke vi bezonas monon. (7) Li turnis la librojn supre malsupren, kaj siajn poŝojn el interne, sed li ne povis trovi la leteron. (8) Malgraŭ ĉio (or, ĉiuokaze) estas al mi tute egale, ĉu vi ĝin faros aŭ ne. (9) Ĉiuspecaj personoj ĉeestos la kunvenon, kiel ekzemple nobeloj, negocistoj, komercistoj, butikistoj, kaj tiel plu (k.t.p.), sed, kio ajn okazos (aŭ, ĉiuokaze), mi tien iros, pro tio, ke (aŭ, ĉar) ĝi fariĝas nur unu fojon ĉiujare. (10) Li penis fari sian eblon, sed estis tute senefike. (11) Miasurprize, li diris al mi, ke li ne faris ĝin intence. (12) Nu, oni trovis, ke tiel (Hamleto V, 1). (13) Mi vizitis lin antaŭ ne longe. (14) Mi ŝin ne vidis en la lasta tempo, sed mi esperas, ke ŝi vizitos min pli poste (post kelka tempo).

TRANSLATION 43.

Adverbial and Conjunctional Phrases.

(1) Do not do that on my account. (2) Let each boy in his turn read a verse. (3) For no reason he left off singing. (4) For some reason he abandoned his purpose. (5) Once for all, I tell you again that I will not permit it. (6) I do not know in the least (or, at all) what you mean, unless it be that you want money. (7) He turned the books upside down and his pockets inside out, but he could not find the letter. (8) After all, it is all the same to me whether you do it or not. (9) All sorts of people will be at the meeting, as, for example, noblemen, merchants, traders, shopkeepers, and so forth (etc.), but at all events I shall go there, for it takes place only once a year. (10) He tried to do his best, but it was all to no purpose. (11) To my surprise, he told me that he did not do it on purpose. (12) Well, it was so found. (13) I called upon him lately (not long ago). (14) I have not seen her of late, but I hope she will call upon me later on.

EXERCISE 44.

La edzeco (par. [276]).

Georgo fianĉiĝis kun ĉarma knabino, kaj estas edziĝonta kun ŝi ĵaŭde, kaj lia fratino estas edziniĝonta samtage. La fianĉino de Georgo parolis hieraŭ kun la paroĥestro pri sia edziniĝo, kaj li diris, ke li edzigis ŝiajn gepatrojn antaŭ dudek jaroj, kaj ke nenio faros al li pli grandan plezuron, ol edzinigi ŝin. Li proponis, ke la edziĝo okazu en la paroĥa preĝejo, kaj ŝi respondis, ke ŝi estas certa, ke ŝia fianĉo raviĝos edziĝi kun ŝi en la sama preĝejo, kie ŝiaj gepatroj edziĝis, kaj ke ankaŭ la fratino de Georgo konsentos edziniĝi tie.

La edziĝa tago alvenis, kaj la preĝejo pleniĝis de ĉiuj edzigeblaj personoj el la vilaĝo, fraŭlinoj kaj fraŭloj; ankaŭ ĉeestis la pastredzino, kiu estas forta subtenantino de la edzeco.

Kiam la du edziniĝontoj alvenis, la du edziĝontoj atendis ilin en la preĝejo, kaj baldaŭ la soleno komenciĝis. La du geedziĝontoj staris flankon ĉe flanko en la ĥorejo kontraŭ la altaro. Dum la soleno la pastro metis al ĉiu edziĝonto la jenan demandon: "Ĉu vi volas preni ĉi tiun virinon kiel vian edzinigiton?" kaj poste, al ĉiu edziniĝonto: "Ĉu vi volas preni ĉi tiun viron kiel vian edzigiton?" Poste, ĉiu edziĝanto metis ringon sur la kvaran fingron de sia edziniĝanto, samtempe dirante: "Per tiu ĉi ringo mi vin edzinigas."

Tuj kiam la edziĝa soleno finiĝis, la novedzoj kaj novedzinoj iris al la domo de la patro de Georgo, kie fariĝis la edziĝa festo.