frapadi, to keep knocking, to knock repeatedly.
rigardadi, to keep on looking, to gaze.
vizitadi, to keep visiting, visit repeatedly, frequent, haunt.
Antaŭ du jaroj ŝi tre dolĉe kantadis, two years ago she used to sing very sweetly.

b. Nouns formed with the suffix -ad- are often equivalent to English verbal nouns ending in -ing, and (with the generic article, 201) may replace the infinitive as subject (130) and sometimes as object (29):

kriado, crying, shouting (from krio, cry, shout).
movado, motion, movement in general (from movo, a movement).
pafado, shooting, fusillade (from pafo, a shot).
parolado, a speech, address (from parolo, a word spoken).
pensado, thought, contemplation (from penso, a thought).
La promenado donas plezuron, the taking of walks gives pleasure.
Mi preferas la legadon de tiaj libroj, I prefer the reading of (to read) such books.

THE USE OF MEM.

219. The invariable pronoun mem, self, selves, is intensive, and lays stress upon the substantive which immediately precedes it, or which it obviously modifies. (The combination of mem with personal pronouns must not be confused with reflexive pronouns, 39, 40):

Mi mem akompanos vin, I myself shall accompany you.
La gvidisto mem perdis la vojon, the guide himself lost the way.
Mi kredos al la viro mem, I shall give credence to the man himself.
La viroj mem defendis sin, the men themselves defended themselves.
Ĝi pendas sur la muro mem, it hangs on the very wall (the wall itself).
Ŝi venis mem por vidi vin, she came herself to see you.
Mi ekvidis la ŝteliston mem, I caught a glimpse of the thief himself.

Vocabulary.

Arĥimed-o, Archimedes.
ban-i, to bathe (trans.).
fals-i, to debase, to forge.
Hieron-o, Hiero.
honest-a, honest.
ide-o, idea.
iel, somehow (216).
iom, some (217).
ĵet-i, to throw, to cast.
kompren-i, to understand.
kron-o, crown.
lev-i, to lift, to raise.
lok-o, place.
mem, self, selves (219).
or-o, gold.
Sikeli-o, Sicily.

ARĤIMEDO KAJ LA KRONOJ.

Iam bonekonata reĝo, nomita Hierono, vivadis en granda urbo en Sikelio, kiu estas sudokcidenta de Italujo. Li suspektis ke iam la kronfaristoj, kiuj fabrikadis kronojn por li, ne uzis ĉiom de la oro donita al ili de la reĝo, sed falsadis ĝin per la uzado de iu alia materialo. Tamen, Hierono ne povis per si mem eltrovi ĉu oni falsadas la oron. Tial li venigis grekan klerulon, kies nomo estis Arĥimedo, kaj rakontis al li sian timon pri la falsita oro. Arĥimedo certigis lin ke iel li ja eltrovos pri la falsado, kaj helpos la reĝon kontraŭ la falsintoj, kiuj estis tiel indiferentaj al la honesteco. Ĉiutage li multe pensadis pri la afero, sed ju pli longe li pensadis, des malpli sukcesaj estis liaj penoj, ĝis iu tago, kiam li okaze faris interesan eltrovon. Li estis ĵus baninta sin, kaj subite ekrimarkis ke dum li mem restis en la akvo, ial ŝajnis esti iomete pli multe da akvo en la banujo ol antaŭe. Tuj li komprenis ke lia korpo estas forpuŝinta iom de la akvo el ĝia loko. Li komprenis ke tiom da akvo estas elpuŝita, kiom antaŭe estis en tiu loko kie li mem estas. Tia levado de la akvo per lia korpo donis al li saĝan ideon, kaj li prenis en la mano du aŭ tri orajn kronojn. Li ĵetis ilin unu post la alia en la banujon, kaj zorge rimarkis al kiu alteco ĉiu el ili levis la akvon. Tiam li eltiris ilin, kaj enmetis la kronon pri kiu Hierono estis plej suspektema. Li rimarkis ke ĉi tiu ne tiel alten levis la akvon, tial li estis certa ke la oro en ĝi estas multe falsita. Oni diras ke kiam li eltrovis ĉi tiun metodon por montri la falsadon de la malhonestaj kronfaristoj, li eksaltetis pro ĝojo kaj ekkriis "eŭreka," kiu estas la greka vorto por "mi estas trovinta." Tiun saman vorton oni ankoraŭ nun uzadas en la angla lingvo.