Se li vidas tion, li ploras, if he sees that, he weeps (is weeping).
Se li vidis tion, li ploris, if he saw that, he wept.
Li ploros, se li vidos tion, he will weep, if he sees that.
Se li venis hieraŭ, li foriros morgaŭ, if he came yesterday, he will go away tomorrow.
Se li estas vidinta tion, li nun ploras, if he has seen that, he now is weeping.
Se tio estas vidota, li estas punota, if that is going to be seen, he is going to be punished.
Se li estas kaptita, li estos jam punita, if he has been captured, he will already have been punished.
Vocabulary.
|
ambaŭ, both (238). azen-o, ass, donkey. ben-i, to bless. dors-o, back. form-o, form. halt-i, to stop (intrans.). monaĥ-o, monk. |
mut-a, dumb, mute. orel-o, ear. petol-a, mischievous. propr-a, own, one's own. se, if. spir-i, to breathe. turment-i, to torment. |
LA MONAĤOJ KAJ LA AZENO.
Iam du monaĥoj reiris tra la arbaro al la monaĥejo, dum grade krepuskiĝis. Ambaŭ portis pezajn sakojn da terpomoj, kaj baldaŭ laciĝis, sed ne sciis kion fari. Okaze ili ekvidis azenon ligitan al arbo, kaj unu monaĥo, haltinte, diris petole al la alia "Se vi anstataŭos la beston, mi havos portanton por miaj propraj sakoj, kaj ankaŭ por la viaj." Lia kunulo respondis "Nu, se la azeno portos miajn sakojn, mi mem ĝoje restos en ĝia loko." Ĵus dirite, tuj farite (no sooner said than done). Malliginte la ligaĵojn kiuj tenis la azenon, ili ĵetis la sakojn trans la dorson de la utila besto. Unu monaĥo tuj forkondukis la azenon, dum ambaŭ viroj laŭte ridis. Post tio, la dua monaĥo sin ligis per la sama ŝnurego kiu antaŭe tenis la azenon. Kiam revenis la kamparano, kies azeno estis ĵus ŝtelita, li ekhaltis, multe mirigite, vidante homon tie ligita. La monaĥo anoncis al li, "Ĉar mi estis tro manĝema, Dio faris azenon el mi, antaŭ du jaroj. Mi ĵus rericevis mian propran formon." Tuj la kredema kamparano invitis la petolan monaĥon al sia hejmo. La monaĥo restis tiun nokton ĉe la kamparano, kaj la sekvintan tagon li foriris, beninte la kamparanon, sed kaŝe ridante pri la afero. Tiam la kamparano iris vendejon, por aĉeti alian azenon. Li ekvidis sian propran azenon, kiun la unua monaĥo estis sendinta tien, post sia reveno al la monaĥejo. La malsaĝa kamparano, kliniĝinte al la besto, diris "Ho, bona monaĥo, mi vidas ke duan fojon vi jam estis tro manĝema!" La muta besto forte svingis la orelojn kaj skuis la kapon, pro la varma elspiraĵo apud sia orelo. Tio ŝajne estis respondo al la ĵus diritaj vortoj, tial la malsaĝa kamparano ree aĉetis sian propran azenon. Ĉiam poste li nek turmentis nek eĉ laborigis ĝin, kredante la azenon la sankta monaĥo mem.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. If the subjects of any kingdom whatever did not have a king, in ancient times, they usually asked the sacred gods about it. 2. If the gods informed (
sciigis
) them that whatever man would come to the temple first would become their king, they immediately chose the first comer (
la unuan veninton