LESS PEREMPTORY USES OF THE IMPERATIVE.

257. By an extension of its use in resolve, exhortation, command and prohibition, the imperative mood may be employed for less peremptory expressions, such as request, wish, advice, etc., and in questions of deliberation or perplexity, or requests for instruction:

Request: Ĉesu tiun bruon, mi petas! Stop that noise, I beg!
Bonvolu fari tion! Please do that!
Pardonu al ni niajn pekojn! Forgive us our sins!
Wish: Ili estu feliĉaj! May they be happy!
Dio vin benu! God bless you!
Vivu la reĝo! (Long) live the king!
Advice: Pensu antaŭ ol agi! Think before acting!
Foriru, se vi ne estas kontenta! Go away, if you are not satisfied!
Consent: Nu, parolu, sed mi ne aŭskultos! Well, talk, but I shall not listen!
Iru tuj, se vi volas. Go at once, if you like.
Question: Ĉu mi faru tion aŭ ne? Am I to do that or not?
Ĉu ni disdonu la librojn? Shall we distribute the books?
Ĉu li estu kondamnita? Shall he be condemned?
Ĉu ili venu ĉi tien? Are they to (shall they) come here?

THE USE OF MOŜTO.

258. The word moŝto may be used alone, or after a title, to denote respect. When used after a title, the title becomes an adjective:

Lia reĝa moŝto, his majesty.
Lia juĝista moŝto, his honor the judge.
Ŝia reĝina moŝto, her majesty.
Lia urbestra moŝto, his honor the mayor.
Ĉu via moŝto lin aŭdis? Did your honor (excellency, etc.) hear him?

Vocabulary.

Afrik-o, Africa.
barbar-o, barbarian.
Damokl-o, Damocles.
flank-o, side.
imperi-o, empire.
konsent-i, to consent.
konsil-i, to advise.
moŝt-o, a title (see 258).
ordon-i, to order, to bid.
permes-i, to permit.
plaĉ-i, to please.
sklav-o, slave.
sol-a, sole, only.
volont-e, willingly.

LA GLAVO DE DAMOKLO.

Antaŭ pli multe ol dumil jaroj vivis en Sirakuzo, sur la insulo Sikelio, tre kruela tirano. Li diris al si "Mi estu ĉiopova (all-powerful)!" Tial li faris multe da militadoj, kaj venkis ne nur barbarajn popolojn, sed ankaŭ multajn urbojn en Italujo kaj norda Afriko. Detruinte ĉion sen kompato, li ordonis "La loĝantoj estu vendataj por sklavoj!" Li deziris fari por si, el la venkitaj kaj sklavigitaj popoloj, unu grandan imperion. Sed la urboj ĉie, eĉ en Grekujo, ne kaŝis al li sian grandan malamon al tia tirano. Tial li ĉiam timis pri sia vivo, timante ke iu subite mortigos lin. Unufoje Damoklo, amiko de la tirano, diris al li, "Se mi estus tiel riĉa kaj pova kiel via reĝa moŝto, mi estus treege feliĉa!" La tirano respondis, "Venu al festo ĉe mi, se tio plaĉas al vi, kaj eltrovu ĉu mi devus esti feliĉa aŭ ne." "Mi venos tre volonte," ekkriis Damoklo, "kaj mi dankas vian moŝton pro tia afableco!" La tirano ĝentile respondis "Ho, estas nenio (=you are welcome)! Nur ne forgesu la deciditan horon!" Je la ĝusta horo Damoklo iris al la festo, kie oni donis al li seĝon flanke de la tirano mem. "Manĝu kaj trinku kiom ajn vi volas," konsilis la tirano, "kaj poste ni parolos pri la feliĉeco." Damoklo tuj konsentis al tia propono, kaj agis laŭ la permeso tiel afable donita al li. Manĝante bonegan manĝaĵon, kaj trinkante dolĉan vinon, li tute ne enuis ĉe la festo. Baldaŭ la tirano diris "Rigardu supren, kaj vidu ĝuste kian feliĉecon mi havas!" Supren rigardinte, Damoklo ekvidis akran glavon, antaŭe kaŝitan al li de kurteno. Subtenate de unu sola haro, la glavo ŝajnis kvazaŭ tuj falonta sur la kapon de Damoklo. "La dioj min helpu!" li ekkriis, forsaltinte de la tablo. Pro la ĵus dirita stranga rakonto, oni ankoraŭ nun nomas la atendadon por io timeginda, kio ŝajnas ĉiam okazonta sed efektive ne okazas, "la glavo de Damoklo."