INTERJECTIONS.
273. Interjections are words used to express feeling or call attention. Among the more common interjections are:
|
Adiaŭ! Farewell! (171). Fi! Fie! Ho! Oh! Ho! |
Hura! Hurrah! Nu! Well! Ve! Woe! (Ho ve! Alas!). |
Verbs in the imperative, and adverbs, are frequently used as interjections, as Atentu! Look out! Aŭskultu! Hark! Bonvenu! Welcome! Antaŭen! Forward! Bone! Good! For! Away! Ja! Indeed! Jen! There! Behold!
The interjection fi is sometimes used as a disparaging prefix, like -aĉ- (272), as fibirdo, ugly bird, fiĉevalo, a sorry nag.
Vocabulary.
|
Aleksandri-o, Alexandria. Amerik-o, America. Aristotel-o, Aristotle. Aŭstrali-o, Australia. bibliotek-o, library. eduk-i, to bring up, educate. Egipt-o, Egypt. estim-i, to esteem. firm-a, firm. |
fond-i, to found, establish. hispan-o, Spaniard. kapabl-a, capable. komun-a, common, mutual. kontinent-o, continent. Krist-o, Christ. milion-o, million. spite, in spite of. vast-a, vast, extensive. |
ALEKSANDRO GRANDA.
Permesu ke mi diru kelkajn vortojn pri la vivo de Aleksandro Granda, kiu ne estis matura viro sed havis nur dudek jarojn kiam li fariĝis reĝo. Liaj gepatroj estis tre zorge edukintaj lin, kaj la filozofo Aristotelo, kiun li tre alte estimis, estis unu el liaj instruistoj. Aleksandro firme tenadis sian propran reĝolandon, kaj ankaŭ Grekujon, kiun lia patro estis venkinta; krom tio, li faris militadojn kontraŭ diversaj fremdaj landoj, unue en Azio, tiam en Afriko, kie li fondis urbon, kaj ĝin nomis Aleksandrio. Aleksandrio nepre estis belega riĉa urbo. Tie troviĝis poste la fama Aleksandria biblioteko. Se ĝi ne estus detruita de fajro, en la daŭro de iuj militadoj, ni sendube konus multe pli bone la sciadon de la antikvaj grekoj, kiuj verŝajne estis la plej klera popolo iam vivinta en Eŭropo. Venkinte Egipton, Aleksandro reiris en Azion, ĝis tre orienta kaj suda partoj, venkante ĉiujn ĉie, kvazaŭ ili estus la plej malkuraĝaj popolaĉoj en la mondo. Sed spite ĉies petoj li estis obstinaĉe nezorgema pri sia sano, kaj subite, ho ve, li mortis pro febro, tricent dektri jarojn antaŭ Kristo. Se li ne estus tiel frue mortinta, kiel multe li estus eble elfarinta! Li esperis venki Hispanujon, Italujon, kaj, mallongavorte, tiom de la okcidenta mondo kiom li jam posedis de la orienta. Tiam li celis kunigi ĉion en unu vastan imperion, kvazaŭ por fari el la mondo unu grandan familion. Li intencis ke la milionoj da enloĝantoj akceptu komunajn leĝojn kaj kutimojn, eĉ komunan lingvon, — kredeble la grekan. Eble li ja havis la kapablecon por fari ĉion ĉi. Estas pro tio ke oni ofte aŭdas la diron "Aleksandro sopiris je aliaj mondoj por venki." Tamen, kiel malgranda estis tiu mondo kiun li konis! La tiamuloj konis nur malgrandan parton de Afriko, de Azio, eĉ de Eŭropo. Ili sciis nenion pri Anglujo, aŭ pri la vastaj kontinentoj Aŭstralio, norda kaj suda Amerikoj.
The use of troviĝi, and also of sin trovi, kuŝi, stari and sidi, in a sense not greatly differing from that of esti, avoids the monotonous repetition of forms of esti, just as English uses lie, sit, perch, etc., in narration for similar reasons: