Kara Amiko,
Sendube vin surprizos ricevi leteron skribitan de mi ĉe hotelo en ĉi tiu urbo, ne tre malproksime de via propra oficejo! Via bofrato, kiun mi okaze renkontis hieraŭ en la poŝtoficejo, donis al mi vian adreson. Ĝis nun, mi estas tiel okupata ke mi ne havis la tempon eĉ por telefoni al vi. Sed nun mi havas du aŭ tri minutojn da libera tempo, kaj mi tuj ekkaptas la okazon por skribi letereton, petante ke vi vespermanĝu kun mi hodiaŭ vespere, ĉe la hotelo kie, kiel vi vidas, mi loĝas de antaŭ unu tago. (Pardonu, mi petas, ke mi finas ĉi tiun leteron per krajono, sed mi ĵus eltrovis ke restas neniom plu da inko en mia fontanplumo.) Venu je la sesa, se tiu horo estas konvena. Bedaŭrinde (unfortunately), mi devos forresti de la hotelo la tutan posttagmezon, pri komercaj aferoj, alie mi vin renkontus ĉe la tramvojo, kie haltas la tramveturiloj (streetcars). Estos plej bone, mi opinias, ke vi iru rekte al mia ĉambro, numero 26, kie mi senprokraste vin renkontos, se mi ne estos efektive jam vin atendanta. Ni esperu ke la ĉefkuiristo preparos al ni bonan manĝon! Mi esperas ke vi malatentos la falantajn neĝerojn, kaj nepre venos, responde al mia iomete subita invito, ĉar ni ja havos multe da komunaj travivaĵoj por priparoli. Do ĝis la baldaŭa revido je la vespermanĝo!
Kun plej amikaj salutoj,
Roberto.
The word tial may be omitted from the combination tial ke (83), if the meaning is obvious.
Boston, 13/VII/1911.
Wilson kaj Jones,
Nov-Jorko.
Estimataj Sinjoroj:—