PRI LA KAMERO.
Bostono, 12/XI/1910.
Brown kaj Ko.,
Nov-Jorko.
Sinjoroj:—
Vidinte vian reklamon en gazeto al kiu mi abonas, mi skribas por peti ke vi sendu al mi priskribaĵon de via kamero nomita "La Infaneto," kiun eble mi deziros provi.
Bonvolu ankaŭ sendi dekduonon da platoj, 6 x 9 centimetrojn, por kiu mi ĉi kune sendas spesmilon kaj duonon.
Kun respekto,
J. C. Smith.