The particle ĉi (used with tiu, tio, ties, ĉiu, ĉio) may also be used with certain adverbs, as ĉi sube, here below, ĉi supre, here above, ĉi kune, herewith, etc.


Nov-Jorko, 18an novembro, 1910.

Kara Sinjoro:—

Respondante al via estimata letero de la 12a, ni donas ĉi sube mallongan priskribaĵon de nia bonega fotografilo nomita "La Infaneto."

"La Infaneto" kamero havis neesperitan sukceson, kaj estas vendita po miloj da ekzempleroj. Ĉie oni unuvoĉe laŭdas ĝian malgrandan kaj tamen bonegan konstruon, kaj ankaŭ ĝian firman samtempe facilan funkciadon. Ĝi ne estas pli granda ol monujo, tial ĝi ne bezonas pli multe da spaco ol tiu, kaj povas esti portata kaj uzata treege konvene.

La dimensioj de la fermita kamero estas 8 x 5 x 6.5 centimetroj. La pezo, kun objektivo, tri platingoj, kaj malbrila (ground) vitro, estas 365 gramoj. "La Infaneto" estas konstruita tute el metalo, kaj kovrita de bonega bovledo. Kiam oni malfermas la aparaton, la objektivo samtempe enfokusiĝas, tiamaniere ke la kamero estas preta por uzado post unu sekundo, ĉar la objektivfermilo (shutter) estas ĉiam streĉita. Sekve: neniaj preparadoj, nenia prokrasto je la ekfotografado.

La negativoj estas klaraj ĝis la bordo, kaj tial konvenaj por pligrandigo. Cetere, oni scias ke bona pligrandigo ofte pli kontentigas ol malgranda originalo. Precipe ĉe promenoj kaj vojaĝoj oni tial volonte preferas la malgrandan "Infaneton," por poste pligrandigi la negativojn.

Por la pligrandigo ni fabrikas specialajn taglum-pligrandigajn aparatojn, kies prezoj estas malaltaj (vidu en nia prezaro).

Ni ne ŝanĝis la konstruon de "La Infaneto" de post 1909, ĉar ĝis nun ĝi estas ĉiurilate kontentiga. Sole la rapideca reguligo de la momenta (instantaneous) fermilo estas plibonigita, ĉar ni ĝin fabrikas kun speciala aŭtomata fermilo, kiu estas aranĝita por malfermoj daŭraj (time exposures), kaj momentaj, je unu sekundo ĝis unu centono da sekundo.