Koni is equivalent to German kennen, French connaitre, Spanish conocer, while scii is equivalent to German wissen, French savoir, Spanish saber.

Ĉu vi konas tiun personon? Do you know that person?
Mi scias ke li estas nia najbaro, I know that he is our neighbor.
Mi bone konas Bostonon, I am well acquainted with Boston.
Mi ne scias ĉu li konas ilin, I do not know whether he knows them.

Vocabulary.

av-o, grandfather.
buked-o, bouquet.
ekzamen-o, examination.
ferm-i, to close.
frap-i, to strike, to knock.
geometri-o, geometry.
german-a, German.
hejm-o, home.
kia, what kind of (112).
lingv-o, language.
nep-o, grandson.
nu! Well!
paper-o, paper.
salut-i, to greet.
sci-i, to know (117).
stud-i, to study.

LA NEPO VIZITAS LA AVINON.

Hieraŭ matene mi vizitis la avinon. Ŝia hejmo estas apud la granda nova bakejo. Mi vidis ŝin tra la fenestro, ĉar la kurtenoj kovrantaj ĝin estas tre maldikaj. Ŝi estis sidanta sur la kanapo, kaj skribanta per plumo sur granda papero. Antaŭ ol frapi sur la pordo mi vokis ŝin kaj diris "Bonan matenon, kara avino!" Tuj ŝi demandis "Kiu estas tie? Kies voĉon mi aŭdas?" Mi respondis "Estas via nepo. Ĉu vi ne konas mian voĉon?" Antaŭ ol ŝi povis veni al la pordo mi estis malfermanta ĝin. Mi iris en la salonon kaj donis al la avino bukedon da floroj. "La patrino donas ĉi tiujn al vi, kun siaj plej bonaj salutoj," mi diris. La avino respondis "Nu, kia plezuro! Multan dankon al ŝi pro la bela bukedo, kaj ankaŭ al vi, ĉar vi portis ĝin ĉi tien por mi!" Dum ŝi estis metanta la florojn en glason da akvo la avino diris "Nu, kiajn lecionojn vi havis hodiaŭ en la lernejo?" Mi respondis ke mi bone konis la lecionojn, ĉar mi zorge studis ilin. "Ni estas lernantaj la germanan lingvon," mi diris, "kaj ju pli longe ni studas ĝin, des pli multe mi ĝin ŝatas, kvankam ĝi estas tre malfacila." Mi rakontis ankaŭ pri la lecionoj de geometrio, kaj aliaj lecionoj, sed diris ke la ekzamenoj estos baldaŭ komencantaj. "Je tiu tempo," mi diris, "mi estos skribanta la respondojn al la ekzamenoj, preskaŭ la tutan semajnon." La avino demandis kun intereso "Ĉu la demandoj de la ekzamenoj estos malfacilaj?" Mi respondis "Mi ne scias, sed mi timas ke ni estos tre lacaj post tiom da laboro." Post kelke da aliaj demandoj kaj respondoj, mi opiniis ke estas la horo por foriri. Dum mi estis foriranta, la avino diris "Multajn salutojn al la tuta familio!" Mi dankis ŝin, diris "Bonan tagon!" kaj tiam foriris.

SENTENCES FOR TRANSLATION.

1. What sort of noise do I hear outside the door? 2. Are some of my friends knocking? 3. We were talking yesterday about the examinations in our school, and these boys came home to study with me. 4. I shall go to the door to open it and to greet my friends. 5. Good morning! Did you come to study geometry, or the German language? 6. Which of these is usually more difficult, and in which will the examination be the longer? 7. Well, we brought our German books, because we prefer to study these. 8. We wish to know this language thoroughly. 9. We shall go into the writing-room (111), for (83) some friends of my grandmother are in the parlor. 10. We can hear their voices here, and we can not study very well while they are talking. 11. They were carrying many flowers, and gave a beautiful bouquet to my grandmother. 12. She said "Many thanks for (86) the sweet violets! In whose garden did they bloom?" 13. Her friend's granddaughter is a friend of my youngest sister. 14. Well, shall we begin to study? Have you enough paper, and have you a good pen? 15. I shall close this other door, because they are baking bread in the kitchen, and cooking meat. 16. We shall be hearing the voices of so many persons that I know that we can not study.

LESSON XXVI.

THE INTERROGATIVE ADVERB OF PLACE.