Ĉu li rajdis norden aŭ suden? Did he ride north or south(ward)?
Ni kuris antaŭen, ne malantaŭen, we ran forward, not back.
La bukedo falis eksteren kaj suben, the bouquet fell out and underneath.
Li estis marŝanta hejmen, he was walking home (homeward).

The adverb may precede the verb and be united with it by simple juxtaposition, if the resulting word is not too long: Li hejmeniris, he went home (he "home-went"). Ni antaŭeniros, we shall advance (go forward). La bukedo subenfalis, the bouquet fell underneath.

THE SUFFIX -EG-.

122. The suffix -eg- may be added to a root to augment or intensify its meaning, thus forming an augmentative of the root:

barelego, hogshead (from barelo, barrel).
bonega, excellent (from bona, good).
malbonege, wickedly, wretchedly (from malbone, badly, poorly).
domego, mansion (from domo, house).
ploregi, to sob, to wail (from plori, to weep).
treege, exceedingly (from tre, very).

Vocabulary.

aer-o, air.
danc-i, to dance.
fulm-o, lightning.
gut-o, drop (of water, etc.).
kie, where (118).
okaz-i, to happen, to occur.
okul-o, eye.
pec-o, piece.
pez-a, heavy.
polv-o, dust.
sekv-i, to follow.
serĉ-i, to hunt for, to search.
silent-a, still, silent.
subit-a, sudden.
tegment-o, roof.
tondr-o, thunder.

LA PLUVEGO.

Nu, kia pluvego okazis hieraŭ vespere! Post kvieta varmega mateno, subite multaj nuboj kovris la ĉielon. La aero ŝajnis peza, kaj estis tute silenta kelkan tempon. Tiam forte blovanta vento frapegis la arbojn, kaj komencis fortege skui la branĉojn. Multege da polvo kaj malgrandaj pecoj da papero dancis kaj flugis ĉirkaŭen en la aero, kaj ankaŭ ĉielen. Falis tiam kelkaj grandaj gutoj da pluvo, kaj ni sciis ke la pluvego estas venanta. Ni malfermis niajn ombrelojn, kaj kuris antaŭen, por iri hejmen antaŭ ol falos multe da pluvo. La fulmo tiel ofte brilis ke ni fermis la okulojn pro ĝi, kaj treege ĝin timis. Preskaŭ tuj la tondro sekvis ĝin. Tondris tiom kaj tiel laŭtege ke la bruo ŝajnis frapi kontraŭ niajn kapojn. Tiam komencis subite pluvegi, sed je tiu tempo ni estis preskaŭ sub la tegmento de nia domo. Dume la vento pli kaj pli blovegis, kaj ju pli forte ĝi blovis, des pli peze la gutoj da pluvo falis teren, kun multege da bruo. Mi opinias ke mi malofte antaŭe vidis tian pluvegon. La sekvintan tagon mi promenis tre frue, kaj vidis ke la pordego al la ĝardeno de mia avo estas kuŝanta sur la tero. Apude mi vidis ventoflagon falintan de la tegmento de tiu granda ĉevalejo. Velkintaj floroj kuŝis sur la tero ĉirkaŭ mi, kaj inter ili estis branĉoj falintaj de la arboj, ĉar la grandega forto de la vento forrompis eĉ ĉi tiujn. Sur malgranda branĉo restis nesto, sed kie estis la birdoj! Mi serĉis la junajn birdojn sed tute ne povis trovi ilin, tial mi opinias ke ili forflugis antaŭ ol la ventoj forrompis de la arbo ilian malgrandan hejmon. Mi ne scias kien ili flugis, sed mi opinias ke ili flugis suden al la arboj en tiu granda kampo trans la rivero.

SENTENCES FOR TRANSLATION.