junulo, a youth, a young man (from juna, young).
belulino, a beauty, a belle (from bela, beautiful).
maljunulo, an old man (from maljuna, old).
saĝulo, a sage, a wise man (from saga, wise).
malriĉulino, a poor woman (from malriĉa, poor).

Cf. the English adjectives quer-ul-ous, cred-ul-ous, garr-ul-ous, etc., and the Latin nouns fam-ul-us, a servant, fig-ul-us, a potter, and leg-ul-us, a gatherer.

LOĜI AND VIVI.

133. The verb loĝi, to reside, to dwell, to lodge, must not be confused with vivi, which means to live in the sense of "to be alive:"

Li loĝas apude, he lives near by.
Li vivis longan tempon, he lived a long time.
Vivi feliĉe estas pli bone ol loĝi riĉe, to live happily is better than to live (lodge) richly.

Vocabulary.

afabl-a, amiable, affable.
afer-o, thing, matter, affair.
balanc-i, to balance, to nod.
barb-o, beard.
batal-o, battle.
brov-o, eyebrow.
bukl-o, curl (of hair).
har-o, hair.
kial, why (129).
mejl-o, mile.
okulhar-o, eyelash.
okulvitr-oj, spectacles.
pens-i, to think, to ponder.
vang-o, cheek.
verand-o, porch, veranda.
viv-i, to live (133).

PRI LA AVO KAJ LA AVINO.

Mia avo estas tre afabla persono. Li estas maljunulo kun blankaj haroj kaj blanka barbo. Li havas bluajn okulojn, kaj la brovoj super ili estas eĉ pli blankaj ol liaj haroj. Kvankam li loĝas en nia vilaĝo de antaŭ kelkaj jaroj, li antaŭe loĝis en Skotlando. Antaŭ multaj jaroj li estis soldato, kaj li ofte parolas al mi pri la bataloj kaj venkoj de tiu tempo. Sidi kviete sur la verando kaj rakonti tiajn rakontojn al la nepo ŝajne donas al li multe da plezuro. Multajn fojojn je la fino de la tago li sidas tie, kaj parolas pri tiaj aferoj ĝis malfrua horo de la vespero. Sidi ĉe liaj piedoj kaj aŭdi liajn rakontojn estas tre interese al mi. Komence, dum mi estas ĉe li, mi kutime demandas "Ĉu oni sukcesis en tiu batalo?" Tuj li balancas la kapon kaj komencas pacience rakonti pri la venkoj kaj malvenkoj (defeats). Li malofte respondas "Mi ne scias," al miaj demandoj "Kiam," kaj "Kial." Kelkajn fojojn li diras "Mi havas tiun opinion, sed mi ne bone scias pri la tuta afero, kaj mi miras ĉu aliaj personoj scias pli bone." Ĉar li estas multe studinta kaj pensinta, liaj opinioj estas treege interesaj. Li ĝojas tial ke mi demandas pri aferoj okazintaj (things that have happened), ĉar tiaj demandoj montras ke mi ankaŭ pensas pri ili. Mia avino estas malgranda, kun belaj bukloj da tute blankaj haroj. Ŝi havas belajn brunajn okulojn, kun longaj nigraj okulharoj. Oni diras ke antaŭ multaj jaroj ŝi estis belulino. Eĉ nun estas plezure rigardi ŝin, kaj vidi ŝiajn ruĝajn vangojn. De antaŭ kelkaj jaroj ŝi portas okulvitrojn por legi aŭ skribi aŭ kudri, kaj ŝi bezonas ripozon post malmulte da laboro. Promeno de eĉ mejlo estas tro longa nun por la avino. Oni diras ke ŝi ne vivos tre longan tempon, kaj tia penso donas malĝojon al ni, ĉar ni treege amas la afablan paciencan avinon.

SENTENCES FOR TRANSLATION.