Sed kor’ mia kun moketoj
Krias: "Mi ne volas aŭdi.
Kantu nun pri la knabinoj,
Delikataj belulinoj,
Gajakoraj kaj amindaj,
Belvizaĝaj kaj kisindaj,
Tiajn mi deziras laŭdi;
Aŭdu, feliĉulinetoj!"
Tial mi adiaŭ diras
Al fortuloj kaj sanktuloj,
Militintoj kaj venkintoj,
Adorintoj kaj preĝintoj;
Kaj de nun pri virgulinoj,
Karesindaj gajulinoj,
Forgesinte pri bravuloj,
Ĉiam kanti mi deziras.
LULKANTO. DORMU!
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Dormu, dormu en lulilo
Paĉja, panja korligilo;
Panjo ja apude sidas
Ci al panja am’ konfidas,
Ci en sendanĝero estos
Panjo ja apude restos;
Laŭ infana elkonfido
Dormu, dormu, dorm’!
Kovras ja flugilaj vestoj
Sur birdetoj en la nestoj
Sed flugiloj cin anĝelaj
Kovras en mallumo helaj;
Ci en sendanĝero restos
Ĉar anĝeloj apudestos;
Laŭ infana elkonfido
Dormu, kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm’!
Dolĉa en lulil’ trezoro,
Ŝlosilet’ de panja koro,
Cin al brakoj mi konfidas
Kies ci vizaĝon vidas;
Ci en sendanĝero restas
Nia Patro apudestas;
Laŭ infana elkonfido
Dormu, kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm’!
LA MALGRANDEGULO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Malgrandegulo foje amis
Grandegulinon belan;
Li diris: "Ĉu vi min edzigos,
Amanton tre fidelan?"
Sed ŝi respondis: "Malfeliĉe
Mi estas tre miopa
Sed ni ne povas eĉ vin vidi
Per ilo teleskopa;
Por mi vi estas tro malgranda;
Mi restos amikino,
Sed iu de la via kresko
Konvenos por edzino."