Comparison of Adjectives and Adverbs—Superlatives (see pars. [112], [113], [248]).
(1) Mi estas tiel forta, kiel vi. (2) La homoj estas tiel fortaj, kiel la ĉevaloj. (3) La knabinoj ne estas tiel fortaj, kiel la knaboj. (4) Johano estas pli forta, ol Georgo. (5) Ŝi kuras pli rapide, ol vi. (6) Vilhelmo estas malpli forta, ol Karlo. (7) Ju pli mi lin konas, des pli mi lin estimas. (8) Ju malpli mi manĝas, des pli mi trinkas. (9) Ju pli mi lin vidas, des malpli li plaĉas al mi. (10) Mia bastono estas tia sama, kiel (or, kia) via. (11) Mia frato amas mian filinon pli, ol mian filon.[25] (12) Mi amas mian filinon pli, ol mia filo.[25] (13) Johano estas la plej forta el la knaboj. (14) Ili estas la malplej fortaj el ĉiuj. (15) Georgo estas la malplej kuraĝa knabo en[26] la lernejo.
Footnotes:
[25] Note the difference in case (see par. [112]).
[26] See par. [113] (b).
TRANSLATION 4.
(1) I am as strong as you. (2) The men are as strong as the horses. (3) Girls (in a general sense, par. [99] (a)) are not as strong as boys. (4) John is stronger than George. (5) She runs more quickly than you. (6) William is weaker (less strong) than Charles. (7) The more I know him, the more I esteem him. (8) The less I eat, the more I drink. (9) The more I see him, the less he pleases (is pleasing to) me. (10) My stick is the same as yours. (11) My brother loves my daughter more than my son. (12) I love my daughter more than my son (does) (loves her). (13) John is the strongest of (out of) the boys. (14) They are the weakest (least strong) of all. (15) George is the least courageous boy in the school.
EXERCISE 5.
Personal and Possessive Pronouns (see pars. [126]–134).
(1) Li amas min, sed mi lin ne amas. (2) Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. (3) Diru al mi vian nomon. (4) Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. (5) Venu al mi hodiaŭ vespere. (6) Mi rakontos al vi historion. (7) Ŝi diris al mi la veron. (8) La domo apartenas al ni. (9) Ili vidis mian patron, sed ne vian fraton. (10) Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. (11) Mi ne vidis iliajn librojn. (12) Sinjoro Petro kaj via kuzo amas miajn infanojn. (13) Mi havas mian ĉapelon, nun serĉu vian. (14) Mi lavas min en mia ĉambro, sed vi lavas vin en la ĉambro de via patro. (15) Mi vidis la beston, sed ĝi ne vidis min. (16) Ĉu vi vidis ĝin? (17) Oni diras, "Per mono oni povas aĉeti ĉion." (18) Mi vidis vian libron, lian bastonon, ŝian ombrelon kaj ilian keston.