EXERCISE 40.

To appear, know, have.

(1) Kiam li unue aperis en la ĉambro, ŝajnis al mi, ke li estas malprudentulo, sed poste li ŝajne montris tiom da spriteco, ke mi ekvidis, ke mi trompiĝas. (2) Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. (3) "Kristano," li diris al mi, "vi ne konas la historion de naskiĝo de tiu ĉi folio?" "Mahometano, mi ne konas," mi respondis. (Krestomatio, paĝo 31a). (4) Mi sciis, ke vi havas hundon, sed mi ne konis la hundon, kiam mi ĝin vidis. (5) Kiam mia amiko petis, ke mi vizitu lin, li ne sciis, ke mi ne konas lian domon; tamen mi konis la straton kie li loĝas, kaj mi ankaŭ konis lian hundon, tial, tuj kiam mi rekonis ĝin kuŝantan apud la pordo de domo, mi eksciis, ke tiu domo apartenas al mia amiko. (6) Mi havas libron, kiun mi devas redoni al la biblioteko tuj kiam mi estos traleginta ĝin.

TRANSLATION 40

To appear, know, have.

(1) When he first appeared in the room, it appeared to me that he was (is) a fool, but afterwards he appeared to show so much wit that I perceived I was (am) mistaken. (2) If the pupil knew his lesson well, the teacher would not punish him. (3) "Christian," he said to me, "you do not know the story of the birth of this leaf?" "Mahometan, I do not know," I answered. (4) I knew that you had a dog, but I did not know the dog when I saw it. (5) When my friend asked me to call upon him, he did not know that I did (do) not know his house; however, I knew the street where he lived (lives), and I also knew his dog, therefore, as soon as I recognized it lying close to the door of a house, I knew that that house belonged to my friend. (6) I have a book which I have (must) to return to the library as soon as I (shall) have read it through (lit., as soon as I shall be having read it through).

EXERCISE 41.

To bring, let, give, effect, affect.

(1) Alportu al mi mian ĉapelon kaj poste diru al Johano ke li alkonduku mian ĉevalon. (2) La troproduktado malaltigas la prezon de la komercaĵoj. (3) Kiam oni sciigis la edzon, ke lia edzino naskis filon, li elprenis el sia kelo sian plej bonan vinon, por trinki al la bonfarto (aŭ, tosti la sanon) de sia unuenaskito. La patrino edukis sian filon dum lia infaneco, kaj poste la patro instruigis lin en unu el la plej bonaj lernejoj en la lando. (4) Kiam la policano liberigis la viron, ties frato lasis lin en sian domon, kaj mallevis la rulkurtenojn. (5) Li perdis la sanon, tial li devis ĉesigi multajn el siaj bonfaraĵoj, sed li ankoraŭ disdonas multe da mono al la malriĉuloj. (6) Oni sciigis lin, ke li devos atesti, ĉu la virino naskis filon aŭ filinon. (7) La efiko de ĉi tiu elpensaĵo, laŭ mia opinio (or, miaopinie), faros efekton ne ĝenerale supozitan, ĉar ĝi faros radikalan ŝanĝon en multaj el niaj industrioj, kvankam kiam ili estos tuŝataj (or, influataj) de ĝi, mi ne povas diri; kaj efektive estus afekteco miaparte provi certigi, kiam ĉi tiu efekto efektiviĝos.

TRANSLATION 41.